Recenzoj

DR. STAN KAMARYT: FILOZOFIA VORTARO. Eldonis: Moraviaj Esperanto-pioniroj, Olomouc. ĈSR. 1934. 170 pĝ. 12X17 cm. Bind. 30 ĉk. afrankite.

La filozofio, en la fluo de l' historio, estis dorlotita infano de la lingvo internacia. Ni parolas kompreneble ne pri lingvo artefarita, en la nuna senco, sed pri la lingvo de kleraj popoloj akirinta la funkcion de internacia komunikilo. Tia estis la antikva greka lingvo, kiu trarompis la barojn interpopolajn kaj iĝis kulturlingvo eĉ ĉe la venkintaj romanoj. Tiun ĝeneralan uzon profitis unue la filozofio greka, kiu disvastiĝis per ĉi tiu helpilo kaj iĝis komuna homara trezoro. La greka penso restis vivanta eĉ kiam la greka popolo tute perdis sian gvidlokon en la historio.

La rolon de la greka lingvo poste transprenis la lingvo latina. Ĝi fariĝis intemacia helplingvo, ĝuste kiam la granda mondimperio ruiniĝis. Kiel la latina lingvo, tiel ankaŭ la filozofio de ĝi perata iĝis komuna havaĵo de ĉiuj popoloj.

Tamen, la latina lingvo iom post iom perdis sian signifon, ĝuste en la tempoj, kiam la scienco pleje ekevoluis. Ĉe la tagiĝo de la nova epoko. ju pli elkreskis la moderna kulturo, des pli la lingvo latina retiriĝis de la praktika uzado.

Kaj la filozofio, kiu ĝis tiam profitis per la antikva internacia lingvo, iĝis iniciatinto de nova lingvo internacia. Descartes, patro de l' moderna filozofio, jam proponas anstataŭ la tro malfaciia latina lingvo lingvon artefaritan, simpligitan. Post li, Leibnitz revis pri filozofia lingvo, farebla baze de la kombino de fundamentaj ideoj. Tricent jarojn oni serĉadis sur la vojo montrita de Descartes kaj Leibnitz, ĝis fine Zamenhof sukcesis plenumi la postulon de filozofoj kaj scienculoj.

Tamen, vere strange! Nun, kiam oni havas la interkomunikilon internacian, ĝuste la filozofoj sin montras plej indiferentaj al ĝi. La filozofoj, kiuj abunde uzis la malnovan lingvon internacian, kiuj ekpensis la ideon de la lingvo nova, artefarita, nun kiam ĝi fakte ekzistas, ne intleresiĝas pri ĝi.

Tiom pli ĝojege ni devas saluti nun la unuan heroldon de la filozofio, Dron Kamaryt, kiu surprizas nin ne nur per filozofia traduko (Boirac jam provis tian), ne nur per originala verko, sed tuj per taŭga, bona vortaro filozofia.

Dro Kamaryt celas klarigi antaŭ ĉio la plej oftajn fakajn terminojn kaj nociojn de l’ filozofio kaj filozofiaj sciencoj. Li volas helpi la nefakajn scienculojn kaj klerulojn en la ekrigardo al la vasta regno de la homa pensaro. Sed samtempe li intencas precizigi, eĉ samsencigi la signifojn de la terminoj filozofiaj uzataj en Esperanto.

La unua tasko de la aŭtoro ne estas tiom facila, kiel ŝajnas ĉe supraĵa rigardo. Estas ja nepra vero, ke la filozofio estas la esprimmaniero de ĉiutempaj homoj. Sed la homoj de ĉiuj epokoj ŝanĝadis siajn opiniojn, siajn ideojn kaj mondkonceptojn. Ne mirinde do, ke la ideoj kaj teoremoj de la filozofio ne estis ĉiam la samaj kaj identaj. Tiun malhelpon Kamaryt mem sentis, kaj penis ĝin solvi donante preskaŭ ĉiam diversajn, pli taŭgajn, pli signifajn nociojn de la sama termino. Tie kaj ĉi tie li donas ankaŭ la sian, aŭ la ĝenerale akceptatan enhavon de la termino. Entute ni povas aprobi lian procedon. Se ni preferus kelkloke alian difinon, aŭ malan komprenon de iu termino, tio ne malplialtigas la ĝustecon de lia principo. Ĝenerale la taŭga verko donas tre precizan klarigon kaj ĝustan ideon pri la filozofiaj terminoj kaj filozofiaj sistemoj.

La belformata verko ne estas ampleksa. Ĝi havas entute nur 170 paĝojn. Tio devis fiksi ankaŭ la amplekson de la materialo. Tial ni ne povas malkontenti pro la manko de kelkaj filozofiaj vortoj, kiujn oni aŭdas, ja eĉ uzadas ie kaj tie. Vere, ni devas kontentiĝi je la laŭplaĉa elektado de la aŭtoro, tamen ni estus pli kontentaj, se li estus anstataŭiginta kelkajn terminojn tute maloftajn, eĉ apenaŭ konatajn, per aliaj pli uzataj kaj necesaj. Oni povas rimarki, ke li lasis sin influi per la vortaroj esperantaj, jam pretaj, kiel la Teknika vortaro de Pedagogio, Logiko kaj Psikologio de Trarbach, kaj la Provo de esperanta terminaro pedagogia kaj psikologia de Bennemann. Tio estas la kaŭzo, ke terminoj metafizikaj, kosmologiaj kaj etikaj ne troviĝas samkomplete en la vortaro, kiel logikaj, psikologiaj aŭ pedagogiaj.

La alian taskon, la unuiĝo de la sencoj terminaj, ege helpis nia aŭtoro, eĉ se li ne atingis ĝin ankoraŭ plenplene. La diversaj filozofiaj sistemoj, skoloj kaj tendencoj malfacile renkontiĝas en la granda batalkampo de la ideoj, kie unu luktas kontraŭ la alia. Tamen, kiel la interna ideo de Esperanto celas la fratiĝon de la homaro, tiel la internacia lingvo, ni esperu, helpe helpos al la filozofoj de diversaj skoloj, kompreni unu la alian kaj kunlabori por la granda bono kaj perfekteco de la homa pensaro kaj kulturo. El tiu ĉi vidpunkto estas vere ŝatinda la nobla tasko de nia aŭtoro.

Tiu tasko, kaj idealismo tamen malhelpas lin tie kaj tie enprofundiĝi en kelkaj problemoj, multe diskutataj de kontraŭstarantaj sistemoj. Ne gravas, se la aŭtoro intencas eviti konfliktojn, kaj vanajn, ampleksajn pritraktadojn. Tamen tiam li devas esti pli konsekvenca en sia neŭtraleco; ekzemple en la demando de abstraktado; deveno de l’ homoj el simio, aŭ en la klarigo de la animesenco k. a. Mi ne komprenas interalie, kial li diras: »pri l’ sentmorteco de la animo la scienco povas doni nenian klarigon.« Kial ne? Ĉu la historio de la filozofio ne konas klarigojn, sufiĉe taŭgajn? Aŭ eble li volas subteni la instruadon de Kant? Sed tiuokaze li devas mencii, ke la tezo de senmorteco estas scienca postulato. Krom la opinio de Kant, aliaj filozofoj taŭge argumentadas por la senmorteco, sed iliaj argumento estas metafizikaj, do pli malfacile kompreneblaj por la nefakanoj. Krome ĝuste ĉar la problemo interligiĝas kun la doktrinoj de pluraj religioj, oni devas esti pli singardema pri tiuj tezoj filozofiaj, por ne kaŭzi ankoraŭ pli grandan konfuziĝon anstataŭ la unuiĝo kaj kompreniĝo alcelata.

La stilo de la a toro estas, la la spirito de la filozofio, simpla kaj klara. Preseraroj troviĝas relative maloftaj; ne sufiĉe klarajn frazojn mi trovis entute nur du en la paĝo 92.: »lernigi arton ĝuste tiujn leĝojn apliki por serĉado kaj pruvado de la vero« kaj en la p. 104. »Baza ideo de la formala logiko: ideo posedanta ĉiujn signojn bezonajn por esti bone priskribata kaj ekskluzive tiujn ĉi signojn.« Pri la neologismoj oni ne rajtas esti tiel severa kaj ekskluziva en tia libro kiel ĝenerale. La fakscienco bezonas novajn esprimilojn por novaj ideoj, kiuj ne troveblas en la ĉiutaga lingvo. Tamen, kelkaj vortoj ŝajnas al mi ne tute akcepteblaj, kiel ekz. aktueleco anstataŭ aktualeco, p. 18.: intua anst. intuicia, p. 56.: noumenon anst. numeno (Ding an sich de Kant) p. 106.: trilemo: arĥaiĝinta vorto p. 108; antikaj anst. Antikvaj p. 112.: rezuluto anst. rezalto p. 132.; Mi ne povas preterlasi la rimarkon, ke citi titolojn de verkoj alilingvajn oni devas ĉiam en la originala lingvo, ĉar se oni tradukas la titolon, oni erarigas la leganton, kiu povas kredi, ke la verko estas tradukita en Esperanton.

Ne volante enprofundiĝi en kelkajn problemojn tute fakajn, mi devas resumi iujn miajn rimarkojn per la konstato, ke la apero de la verko de Kamaaryt estas granda fakto en nia lingvo. Ĉi tiuj malgrandaj rimarkoj, bagatelaj mankoj, ne malpliigas la grandan valoron kaj internan bonecon de ĉi tiu bonaspekta libro. Ni devas saluti en ĝi la alproksimiĝon de la filozofio al nia lingvo internacia kaj praktikan kondukilon en la profunda studado de la filozofio cn Esperanto.                               Dro. Prof. F. Erdey


FONTO: Erdey, F. Recenzo: Dr. Stan Kamaryt: Filozofia Vortaro; Lingvo Libro, 1934, n-ro 2, p. 24-5.


Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 August 2012

Site ©1999-2018 Ralph Dumain