9.9 DIINO HERTHA

Noveloj de K. Kalocsay.
Editoris A. Csiszár.

Chapeco, Brazilo: Fonto, 1992.
Fonto-Serio n-ro 22.

Kovrilo dukolora, plastumita.
21 x 14 cm, 72 p.

El la postlasaĵo de Kalocsay.


C. E. R. Bumy en La Arto Poetika diras:

Vendiĝas la romanoj, kvazaű pano,
sur versojn —kraĉas la samideano.

Malgraŭ tiuj ironiaj vortoj, Kalocsay senlace kultivis la poezion, ĉar la liriko forte ligiĝis al lia koro. Li verkis entute unu teatraĵeton 127 kaj kvin novelojn. En tiu tereno lia agado estas magra.

El la ĉi-libre prezentitaj kvin noveloj kvar estas postlasaĵo kaj tri erotikaj.

La unuan noveleton, pri la juna Zamenhof voĉlegis Kalocsay en la Zamenhofa vespero en 1937, kaj en la Grupo Konkordo (Budapest) en 1959. Ĝia titolo estis pruntita de la poemo de Zamenhof: Mia penso 128.

Alia rakonto: Esti vidvino 129 estas verkita sub la plumnomo Ista Makler (modifo de la Esperanto-vorto “makleristo”). En la antaŭparolo oni legas, ke tiun plumnomon kreis Kalocsay ekskluzive por tiu novelo. Temas pri tio, ke en 1974—sub titolo: Ĉu vi volas esti mia vidvino?—A. Csiszár verkis satiraĵon pri stranga edziĝo de konata poeto, tiutempe ankoraŭ vivanta persono. La historio tiel plaĉis al Kalocsay, ke li ampleksigis, poluris la rakonton. Laŭ lia tralaboro naskiĝis la nuna novelo lerte plektita el sprito, moko kaj kuriozaĵo. Tamen Kalocsay ne volis alproprigi la aŭtorecon.

Peter Peneter, aŭtoro de SEKRETAJ SONETOJ, verkis la sekvajn tri novelojn: Kiel naskiĝis Abato Guibert; Renkontiĝo kun la diino Hertha; Mia Géza. Post la apero de SEKRETAJ SONETOJ (1932) aperis nenio de Peter Peneter. La manuskriptoj de la nuna, unuafoje aperigitaj peneteraĵoj ne estas datumitaj, la flavaj folioj ne konfesas: kiam verkis ilin Peneter. Verŝajne longe dormis tiuj raraĵoj en la paperĝangalo de Kalocsay.

*

Estas domaĝe, ke Kalocsay ne povis plenumi verkadon de planitaj noveloj. Ekzemple la sekva rakonto eĉ ĝia sinoptiko estas interesa legaĵo. Jen:

Margarita kaj Bumy 130

Margarita Alice Piroska estas la vera nomo de M. Alice Pik. Bela virino, kiu volas ŝajni viro. Cigaro. Ne en pantalono, sed en vireska robo, nomita “Bluŝtrumpulino” 131.

C.E.R. Bumy—kiel kursgvidanto Esperanta. Li havas strangan instru-metodon—Dante: la INFERO. Margarita estas la sola, kiu restis ĝisfine de la E-leciono. Evidentiĝis, ke ne Esperanto ŝin altiras, sed C.E.R. Bumy.

Fino de la kurso.—Redakcio de Literatura Mondo, kie troviĝas Margarita. Ŝi ĉion legis, ĉiujn gazetojn, manuskriptojn.—Venas ankaŭ C.E.R. Bumy.

Mi ne scias, kio estas inter ili. M. Alice Pik neniam perfidis, kaj C.E.R. Bumy estas ĝentlemano.

Kial Margarita amas Bumyn?—Ĉar li estas freneza. Li okupiĝas pri Esperanto, kio estas senespera afero. Sed kial? Ĉu ĝi ne estas praktika, eĉ nemalhavebla? Ĉu la racio ĝin ne postulas? Guste tial ne, ĉar la racio ĝin postulas. Kion la racio postulas, neniam efektiviĝos inter la homoj. La homo estas kontraŭdialektika estaĵo.

(Laŭ la manuskripto de Kalocsay)

*

Vana bedaŭro pri la abortitaj rakontoj kaj pro tio, ke Kalocsay ne ambiciis eternigi sian nomon kiel romanverkisto, novelisto. Ĝuste tial la nun aperintaj rakontoj estas unikaĵoj en lia verkaro.

Eta SZIGETI-KARDOS

127 Ĝi aperis en ARĜENTA DUOPO 2-a vol. p. 247-274 kaj kelkfoje estis prezentita en Esperanto-kunvenoj.

128 Antaŭe ĝi aperis en Esperanto 1933/12, (400), p. 193-194; en: Norda Prismo 1957:4, p. 182-185.

129 Ĝi aperis unuafoje en Literatura Foiro 1983:78. p. 2-10.

130 Inter la pseŭdonimoj de Kalocsay M. Alice Pik kaj C. E. R. Bumy fariĝis tiel karaj al lia koro, ke li intencis la dn fantazie elpensitajn figurojn vivigi ankaŭ en rakonto.

131 Virino afektanta literaturan guston kaj scion, kaj tiel perdanta sian virinan ĉarmon.

9.9.1 Bibliografio

Berveling, G.: Diino Hertha. Fonto 1992:141, p. 33.

Thorsen, P.: Klasika skermo en du onoj. LF 1992:139, p. 269.

Verloren van Themaat, W.: Diino Hertha. Fenomeno 1993: junio, p. 9.


FONTO: Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro. Volumo 4. La proza verkisto kaj tradukinto (2000), p. 39-40. Artikolo de Eta Szigeti-Kardos kun fragmento “Margarita kaj Bumy” de Kalocsay.

Noto: Foto de la kovrilo ĉi tie anstataŭigas la nigra-blankan bildon en la volumo 4.


Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Nyelvi egyenlöség
(verkoj de & pri Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 March 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain