Lingua Ignota per simplicem hominem Hildegardem prolata

de W. J. A. Manders *


Inter la multaj verkoj de HILDEGARDIS, abatino de Rupertsberg apud Bingen (1098-1179), troviĝas la stranga kaj ĝis nun apenaŭ atentita Lingua Ignota per simplicem hominem Hildegardem prolata. DREZEN en sia Historio de la Mondolingvo (p. 26-27) ĝin koncize mencias dirante ke Hildegardis “prilaboris eĉ tutan sistemon de universala skriba kaj parola lingvo . . . . (kiu) memorigas laŭ sia strukturo pli malfruajn projektojn de la XIX. jarcento. Ĝia alfabeto havis 32 literojn. La plimulto de la vortoj (substantivoj) finiĝis per z: aigonz—dio, afganz—anĝelo, pariz—patro, mariz—patrino, juz—homo ktp. La tuta vortaro enhavis ĝis 900 vortojn”.

La informoj de DREZEN eslas preskaŭ senescepte falsaj: ne temas pri tuta sistemo, sed pri nura glosaro, la alfabeto ne havas 32 literojn sed 23, la vurtarcv ampleksas pli 1000 vortojn kaj el la cititaj kvin ekzemploj kvar estas neĝustaj. Sed pli grava ol ĉi tiuj detaloj estas la ĝenerala konstato ke la Lingua Ignota tute ne estis kaj ne pretendis esti lingvo universala.

Ekzistas nur unu plena kaj du partaj eldonoj de la Lingua Ignota, el kiuj precipe la plena (de ROTH, 1880) estas malfacile akirebla. Ĝia teksto konsistas el 1011 vortoj en la Lingua Ignota, sekvataj de la latina aŭ german gloso. Plej ofte la traduko estas latina; nur kiam temas pri nocioj malfacile esprimeblaj per vorto latina, ni trovas germanajn glosojn.

Partan eldonon publikigis la fama germanisto WILHELM GRIMM (1848). Lin interesis ne la Lingua Ignota, sed sole la malnovgermanaj glosoj, kai tial lia listo enhavas nur la 291 vortojn, kiuj estas germane tradukitaj.

Alian partan eldonon prizorgis DESCEMET en la Analecta de PITRA (1882). DESCEMET sin limigis al la nomoj de plantoj (entute 181) kaj aldonis al ĉiu gloso la oficialan botanikan terminon kaj krome—kiam eble—la nomojn, kiujn Hildegardis aliloke en siaj natursciencaj verkoj uzis por la koncernaj vegetaĵoj.

La Lingua Ignota enhavas nur substantivojn kaj kelkajn adjektivojn. Jen la 30 unuaj vortoj laŭ la listo de ROTH:

* D-ro de lingvistiko, gimnazia profesoro pri greka kaj latina lingvoj, St. Thomas College, Venlo, Nederlando.

57

Aigonz (deus), Aieganz (angelus), Zuuenz (sanctus), Liuionz (salvator), Diueliz (diabolus), Ispariz (spiritus), Inimois (homo), Jur (vir), Vanix (femina), Peuearrez (patriarcha), Korzinthio (propheta), Falschin (vates), Sonziz (apostolus), Linschiol (martir), Zanziuer (confessor), Vrizoil (virgo), Jugiza (vidua), Pangizo (penitens), Kulzphazur (attavus), Phazur (avus), Peueriz (pater), Maiz (maler), Hilzpeueriz (nutricus), Nilzmaiz (noverca), Scirizin (filius), Hilzsciriz (privignus), Limzkil (infans), Zains (puer), Zunzial (iuvenis), Bischiniz (adolescens). Sękvas aliaj familiaj rilatoj, korpopartoj, malsanoj, religiaj kaj hierarĥiaj terminoj, nobelaj rangoj, manlaboristoj, tagoj, monatoj, vestaĵoj, doma ilaro, armiloj, multaj kreskaĵoj kaj kelkaj birdoj kaj insektoj. Kvarpieduloj mankas.

Ne eblas en kelkaj vortoj analizi či tiun multrilate rimarkindan aprioran vortaron. Cetere pli grava ol ekzameno de la detaloj estas la konstato kę ĉi tiu Lingua Ignota nepre ne estas primitiva provo de lingvo universala, sed sekreta lingvo. Jen kelkaj argumentoj por tiu aserto:

1) La nura nomo Lingua Ignota jam indikas, ke temas pri lingvo sekreta, kaj ne pri lingvo universala. Por mondlingvo oni apenaŭ povus elpensi nomon malpli trafan kaj malpli taŭgan ol tiun de “lingvo nekonata.”

2) La Lingua Ignota konsistas nur el substantivoj kaj kelkaj adjektivoj. Tial ĝi estas uzebla nur surbaze de alia lingvo, de kiu ĝi devas prunti la gramatikon kaj la mankantajn vortojn. Ĝuste tio estas karakteriza por ĉiuj slangoj kaj ĵargonoj, kiuj ja uzas kašesprimojn ĝuste por tiuj nocioj, kiujn oni volas kaši al ne-inicitoj.

3) En la multaj konserviĝintaj verkoj kaj leteroj de Hildegardis ni neniam legas, ke ŝi instigas aliajn, ke ili lernu ŝian lingvon nekonatan.

4) Interesa estas letero de la monaĥo Volmarus al la maljuna abatino. Volmarus timas kę Hildegardis baldaŭ mortos kaj kun bedaŭro li antaŭvidas ke tiam formortos ankaŭ ŝia lingvo kaj ŝia mistika muziko: “ubi tunc vox inauditae melodiae? et vox inauditae linguae?” (PITRA p. 346). Evidente Volmarus konsideras la lingvon nekonatan kiel lingvon privatan, ne destinitan por ĝenerala uzo.

Nur unu fojon en la tre ampleksa verkaro de Hildegardis ni vidas ŝian lingvon aplikita. Inter ŝiaj kantikoj (Carmina) troviĝas unu, “In dedicatione ecclesiae”, kiu jene tekstas:

1 Tiel Pitra 449; sed Pitra 361 mi trovis “o orzchis Ecclesiae”. Ąnkaŭ Roth eldonis la Carmina. Lia tęksto montas kelkajn negravajn variantojn.

58

O, Orzchis Ecclesia [1] armis divinis praecincta, et hyacinto ornata, tu es caldemia stigmatum loifolum in alto sono, et et chorzta gemma.

Ĉi tiu mallonga teksto enhavas kvin vortojn el la lingvo nekonata, el kiuj nur unu troviĝas en la glosaro (loifol = populus; loifol-um kun la latina genitiva finaĵo -um!). La kvar aliaj vortoj estas plene enigmaj.

La teksto montras nekontesteble, ke Hildegardis uzis sian lingvon kiel sekretan lingvon. Tiu konstato tamen ne solvas ĉiujn problemojn, eĉ male: al la demando pri la etimologio kaj la strukturo de la vortoj aldoniĝas alia malfacile solvebla problemo: Kiun celon havis la Lingua Ignota? Kiuj estis la inicitoj en tiun sekretan ĵargonon? Kiun amplekson havis la vortaro? La citita kantiko ja montras ke nia glosaro ne estas kompleta. Ke la lingvo estis destinita ne nur por kultąj kantikoj sed ankaŭ por profanaj celoj, tion evidentigas la signifo de la vortoj, kiuj apartenas al diversaj terenoj. Rimarkindaj estas precipe la multaj botanikaj vortoj kaj la nomoj por korpopartoj kaj malsanoj. Hildegardis estis fama pro sia medicina scio, kaj la Lingua Ignota enhavas tutan medicinan ĵargonon.

Hildegardis estis mistikulino kaj viziulino. Al dia revelacio ŝi atribuis sian nekonatan lingvon same kiel sian “neaŭditan muzikon”. Tiu mistikismo, esence trajto en ĉiuj verkoj de Hildegardis, estas nekaptebla per la racio, kaj tial plena solvo de la problemoj ĉirkaŭ la Lingua Ignota verŝajne tute ne estas ebla.

ZUSAMMENFASSUNG

[Resumo germana ellasita]

59

BlBLIOGRAFIO

Drezen, E., 1931: Historio de la MondoIingvo. Leipzig.

Grimm, W., 1848: Wiesbader Glossen. — Zeitschr. f. Deutsches Althertum 6: 321-340.

Pitra, J. Bapt. Card., 1882: Analecta Sanctae Hildegardis Opera (analecta sacra T. VIII).

Roth, F. W. E., 1880: Ignota Lingua per simplicem hominem Hildegardem prolata. Geschichtsquellen aus Nassau III. Wiesbaden.

60


FONTO: Manders, W. J. A. “Lingua Ignota per simplicem hominem Hildegardem prolata,” en Sciencaj studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj, eldonita okaze de la 50-jara jubileo de Internacia scienca asocio esperantista, red. Paul Neergaard (Copenhagen, 1958) p. 57–60.


Practitioners and scholars of Esperanto and “ideal languages” have also shown interest in Hildegard’s language, as witnessed by the several studies conserved at Vienna’s Esperanto Museum; [7] among these works is a study of Hildegard written in Esperanto. [8]

7 A branch of the Osterreichische Nationalbibliothek, the Esperantomuseum is possibly the world’s greatest collection dealing with ideal or planned languages, ranging chronologically from Hildegard’s secret language to Klingon and more.

8 W.J.A. Manders, “Lingua Ignota per simplicem hominem Hildegardem prolata,” in Sciencaj studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj, eldonita okaze de la 50-jara jubileo de Internacia scienca asocio esperantista, ed. Paul Neergaard (Copenhagen, 1958) pp. 57–60.


SOURCE: Ferzoco, George. ‘Notes on Hildegard’s “Unknown” Language and Writing’, in A Companion to Hildegard of Bingen, edited by Beverly Mayne Kienzle, Debra L. Stoudt & George Ferzocopp (Leiden; Boston: Brill, 2014), pp. 317-322.


Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Hildegard of Bingen - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 December 2020

Site ©1999-2020 Ralph Dumain