Ateisto Fan Ĝen

En la unua jarcento de nia erao budhismo enkondukiĝis en Ĉinion, kaj la feŭdaj regantoj baldaŭ trovis, ke ĝi povas servi por anestezi laborulojn. Nu, budhismo do pli kaj pli disvastiĝis. En la kvina kaj sesa jarcentoj, en norda Ĉinio sin trovis pli ol 40 000 temploj, kaj ankaŭ en suda Ĉinio estis sufiĉe multaj, sole en la ĉefurbo Nankino estis pli oi 500 temploj, kun pli ol centmil bonzoj kaj bonzinoj. En la jaro 505, la imperiestro Sjaŭ Jan de Ljang-dinastio proklamis budhismon ŝtata religio. Kvar fojojn li sin dediĉis al templo por servi en ĝi, montrante sin pia kaj asketa. Li ordonis, ke korteganoj lin elaĉetu el la templo kontraŭ kelkdekmil taeloj da arĝento. Furoris budhismo, leviĝis pli kaj pli da temploj, sed perdiĝis granda kvanto da sociaj riĉaĵoj kaj agroj pro templa konstruado. En diversaj lokoj de la tuta lando estis granda nombro da nenifaremaj bonzoj kaj bonzinoj, kiuj nek produktis, nek pagis imposton, kaj tute parazitis. Tio pezigis la ŝarĝon de la popolanoj kaj alportis al ili katastrofon. Tiel la kontraŭbudhisma pensfluo iom post iom formiĝis, por mildigi la ekonomian kaj politikan krizojn.

La ateisto Fan Ĝen (450‑515 proksimume) oponis kontraŭ la furoro de budhismo. Li diris, ke budhistoj malhelpas la ŝtatajn aferojn, bonzoj difektas la socian moron, kaj iuj bankrotis pro kredo al budhismo, kun la celo leviĝi al paradizo post la morto. Por deturni la socian moron kredi budhismon, li admonis homojn ne bonziĝi aŭ bonziniĝi, ke ĉiuj sin okupu pri kultivado, restu sur sia propra posteno, kaj potencigu la ŝtaton.

En sia opono kontraŭ budhismo Fan Ĝen unue oponis kontraŭ ĝia karmo. Kial la malriĉuloj suferas de mizero? Kial la riĉuloj guas lukson kaj honoron? Laŭ budhismo, tio estas karmo. Kiu fiagis en sia antaŭa enkarniĝo, tiu devas suferi de mizero kaj malriĉo en la nuna enkarniĝo. Kiu faris bonan aferon en sia antaŭa enkarniĝo, tiu do ĝuas lukson kaj honoron en la nuna enkarniĝo. Laŭ karmo, la sufero de la malriĉuloj kaj la riĉeco de la riĉuloj estas tute meritaj. Tiamaniere, en la reala socio ĉio nejusta kaj neracia fariĝis justa kaj racia. Same la ekspluato kaj subpremo de la riĉuloj kontraŭ la malriĉuloj. Kion faru do la suferantaj malriĉuloj? Kie estas ilia elirejo? Kie kuŝas ilia espero? La karmo montris al la malriĉuloj “esperigan vojon", vojon konduki al "la lando de budhoj", al "la paradizo de mortintoj". Budhismo postulas, ke la malriĉuloj toleru ĉiujn malfeliĉojn en la nuna enkarniĝo, faru neniun reziston kaj estu obeemaj, por leviĝi al la ĉielo, al la paradizo post sia morto kaj fariĝi riĉuloj en la venonta enkarniĝo. Se malriĉulo ne estas obeema kaj ofendas superulon, do kiam li mortos, anstataŭ leviĝi al la ĉielo, li estos kondamnita al infero, kaj daŭre suferados en la venonta enkarniĝo. Esti kontentaj je la realo, toleri ĉiujn malfeliĉojn kaj meti la esperon sur la venontan enkarniĝon, jen la vojo al "feliĉo", montrita de budhismo al la malriĉuloj. Laŭ Fan Ĝen, tia feliĉo estas neatingebla kaj tute iluzia, guste kiel floro en spegulo kaj la luno en akvo. Li ne kredis je karmo, nek konsentis, ke karmo estigas riĉon kaj malriĉon. La ĉefministro Sjaŭ Ziljang estis budhisto kaj kredis je karmo, opiniante, ke la luksa vivo de la potenculoj estas efiko de ilia bonfaro en la antaŭa enkarniĝo. Ĉe iu festeno, Sjaŭ Ziljang fiere demandis Fan Ĝen: “Vi ne kredas je karmo, do kial ekzistas la diferenco inter riĉo kaj malriĉo, nobeleco kaj plebeco?" Fan Ĝen respondis: "Homoj en la mondo similas al floroj sur arbo. Ili samtempe floras kaj samtempe forbloviĝas. Iuj estas forblovitaj sur seĝon en luksa halo, kaj iuj falas ĉe necesejon. Ekzemple, via moŝto ja estas floro blovita sur la seĝon en halo, kaj mi—floro ĉe necesejo." Fan Ĝen ŝerce donis respondon al la fakte tre serioza demando de la ĉefministro. Laŭ li, en la mondo la sufero de la malriĉuloj kaj la lukso de la riĉuloj ne venas pro karmo, sed tute hazarde. Per hazardeco li oponis kontraŭ karmo.

La budhisma karmo havas sian teorian bazon. Budhismo opinias, ke ĉiu havas sian animon, la korpo kaj animo de homo estas apartigitaj, kaj animo povas ekzisti sendepende. Kiam homo mortis, lia karna korpo ne ekzistas plu, tamen la animo restas kaj, forlasinte la antaŭan korpon, povas kroĉiĝi al alia korpo. Tio signifas, ke homa animo povas reenkarniĝi kaj homo povas renaskiĝi. La animo ne eliminiĝas kaj ne mortas, jen la teoria bazo de la budhisma karmo. Laŭ Fan Gen, por oponi kontraŭ la budhisma ideismo, oni nepre devas trovi teoriajn argumentojn kontraŭ la erara teorio ke "la animo ne eliminiĝas". Tial li skribis la artikolon Pri la eliminiĝo de la animo. Lia ateisma majstra verko skuis la tutan landon. Laŭ instrukcio de la imperiestro, 64 homoj skribis 75 artikolojn por lin refuti. Tamen la vero estis ĉe li. Poste la kortego intencis subaĉeti lin per altranga ofico, ke li reprenu sian teorion. Tamen Fan Ĝen ne ŝanceliĝis. Li diris, ke li ne volas vendi sian teorion por altranga ofico. Lia artikolo Pri la eliminiĝo de la animo enhavas jenajn vidpunktojn:

La korpo kaj animo de homo ĉiam kunas. La animo ne forlasas la korpon, nek la korpo la animon. Kiam la korpo ekzistas, ankaŭ la animo ekzistas. Kiam la korpo vivas, ankaŭ la animo vivas. La korpo kaj animo estas malsamaj, tamen ne apartigeblaj. Kaj tio estas la ĉefa argumento pri la eliminiĝo de la animo. La kredantoj de neeliminiĝo de la animo opiniis, ke la korpo kaj animo de homoj ekzistas aparte, kaj ilia kuniĝo estas portempa fenomeno. Post la morto de homo tiu portempa kuniĝo malaperas kaj la animo forflugas de la korpo al kiu ĝi sin kroĉis. Ili do intencis pruvi la sendependan ekziston de la animo. Ĝŭangzio rakontis, ke li foje sonĝis, ke li transformiĝis en papilion; kaj vekiĝinte, li ne sciis, ĉu li estas Ĝŭangzio aŭ papilio. La kredantoj de neeliminiĝo de la animo prenis tiun sonĝon kiel ekzemplon por pruvi, ke la homa animo povas forlasi la korpon. Ili diris, ke kiam oni dormas, "la korpo restas, tamen la animo vagas", ke sonĝo ja estas vago de la animo, kaj tio pruvas ke la animo povas forlasi la korpon. Fan Ĝen opiniis nefidinda la pruvadon faritan per noto el antikva libro. Por refuti tiun absurdon, ankaŭ li citis legendon el antikva libro. La legendo diras, ke Ĉin‑regnestro Mugong sonĝe vagis al la okcidenta ĉielo, aŭdis belegan muzikon, gustumis diversajn diajn frandaĵojn, loĝis en luksa domo kaj surhavis vestojn ĉarmajn kiel kolora nubo. Fan Ĝen opiniis, ke ĉion ĉi Mugong spertis per siaj oreloj, okuloj, lango kaj korpo, kaj tio pruvas, ke eĉ en sonĝo la animo kaj korpo ne estas apartigitaj. Limigite de historia kondiĉo, Fan Ĝen ne povis science klarigi sonĝon kiel fiziologian fenomenon, kaj nur demandis en sia refutado: Kial Ĝŭangzio, kiu fariĝis papilio en sia sonĝo, vekiĝinte ne vidis mortintan papilion ĉe si? Kial tiuj, kiuj sonĝis sian boviĝon aŭ  ĉevaliĝon, ne trovis mortan bovon aŭ ĉevalon vekiĝinte?

La korpo estas substanco, bazo de la animo, dum ĉi lasta estas ĝia funkcio kaj rolo. Tio montras, ke la korpo estas ĉefa, kaj la animo dependa. La korpo naskas la animon, kaj la animo dependas de la korpo. Sekve, kiam la korpo ne ekzistas, ankaŭ la animo ne ekzistas. Tial Fan Ĝen diris: "Kiam la korpo ekzistas, la animo restas; kiam la korpo mortas, la animo eliminiĝas." Kiam substanco eliminiĝas, ĝia funkcio do ĉesas. La rilato inter la animo kaj korpo estas sama kiel tiu inter la akreco kaj klingo de tranĉilo. Fan Ĝen diris, ke kiam estas klingo, estas do akreco, ke klingo ne estas akreco, kaj akreco ne estas klingo, kaj ke sen akreco ne estas klingo, kaj sen klingo ne estas akreco. Kiel oni povas diri, ke animo restas post morto de korpo, se oni neniam aŭdis pri senklinga akreco? La kredantoj de neeliminiĝo de la animo prenis malakran tranĉilon kiel ekzemplon por pruvi la ekziston de klingo sen akreco, dirante ke se la klingo kaj akreco ne samtempe malaperas, do ankaŭ la korpo, kaj animo ne samtempe malaperas. Per tio ili aludis, ke la animo ekzistas post kiam la korpo mortis, kaj la animo povas ekzisti sendepende de la korpo. Tio estas sofismo. Malakra tranĉilo ne estas la "klingo" priparolita de Fan Ĝen, tial ĝi ne povas havi akrecon. Tio ĝuste montras la neapartigeblecon inter klingo kaj akreco. Malakra tranĉilo perdinta akrecon ne plu estas "klingo".

La korpo de homo havas konscion kaj senton kaj montras fenomenojn de la anima aktiveco. Tiu aktiveco estas propra al la korpo de homo, kaj nur de vivanto. Tiuj, kiuj insistis pri neeliminiĝo de la animo ĉikanis, ke homo kaj arbo estas materie sama, la funkcio de ilia korpo do devas esti sama, kaj ankaŭ arbo devas esti "konscia". Fan Ĝen kontraŭdiris, ke la korpo de homo materie malsamas ol tiu de arbo, tial, la korpo de homo estas konscia, dum tiu de arbo ne. Oni refoje ĉikanis, ke se la korpo de homo estas konscia, ĝi do kompreneble restas konscia post kiam la homo mortis; tio pruvas ke la animo ne malaperas kune kun la korpo, kaj la animo ne eliminiĝas. Fan Ĝen diris, ke la korpo de vivanto substance malsamas ol tiu de mortinto. Rigardu, vivaj herboj kaj arboj floras kaj fruktas, dum la velkintaj ne. Herboj kaj arboj unue vivas, poste velkiĝas, kaj la velkiĝinta arbo ne povas fariĝi viva. Same ankaŭ la homo. Vivanta homo mortos, kaj mortinto ne povas reviviĝi. La korpo de mortinta homo, same kiel tiu de velkiĝinta arbo, ne povas havi konscion. Per sia argumento Fan Ĝen celis nei la teisman vidpunkton, ke la animo ekzistas post kiam homo mortis, kaj deradike nei la budhismajn metempsikozon kaj karmon.

La anima aktiveco de homo nepre baziĝas sur fiziologiaj organoj. Laŭ Fan Ĝen, la anima aktiveco signifas la konadon de homo, konkrete dirite, la senton kaj pensadon de homo. La sento rezultas el rekta tuŝo de eksteraj aferoj fare de okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo. Pensado estas konado plialtklasa ol sento, ĝi helpas en juĝado de pravo kaj malpravo. Kaj la sento kaj pensado dependas de fiziologiaj organoj de homo, sen kiuj la anima aktiveco ne povas okazi. La kredantoj de neeliminiĝo de la animo ne neis la animan aktivecon de homo, tamen ili opiniis, ke la anima aktiveco ne dependas de fiziologiaj organoj, kaj neis la materian bazon de la anima aktiveco, provante pruvi, ke la anima aktiveco povas sin apartigi de fiziologiaj organoj, ke la animo povas forlasi la korpon kaj postvivi la homan korpon.

La batalo inter ateismo kaj teismo komenciĝis longe antaŭ la tempo de Fan Ĝen. Kia estas la rilato inter la korpo kaj animo? Jen la problemo diskutita de multaj homoj. Tamen oni ne povis teorie gin klarigi kaj donis al la teistoj eblecon refuti. Tia estis Hŭan Tan, ateisto en la unua jarcento. Li komparis la rilaton inter la korpo kaj animo kun tiu inter torĉo kaj fajro. Li diris, ke torĉo kaj fajro estas kunaj kaj, kiam la torĉo finbrulis, la fajro "ne povas moviĝi sola sub la ĉielo". Li provis argumenti la neapartigeblecon inter la animo kaj korpo, kaj ne faris pluapaŝan analizon. Kaj lia ne tre trafa komparo fariĝis neatendite temo favora al la teistoj. Ili diris, ke kiam branĉaĵo finbrulis, la fajro povas transiri al alia branĉaĵo kaj daŭre brulas, do la fajro povas forlasi branĉaĵon. Same, kiam homo mortis, la animo povas sin kroĉi al alia korpo, do la animo ne eliminiĝas. Fan Ĝen estis multe pli talenta ol Hŭan Tan. Li analizis ĉiuflanke kaj profunde la rilaton inter la korpo kaj animo. Li ne nur montris la unuecon de la korpo kaj animo, sed ankaŭ rigardis la korpon ĉefa kaj la animon dependa kaj klarigis la partikularecon de la homa korpo. Li plenigis la teorian mankon kaj solidigis ateismon.

Kompreneble, estas ankaŭ eraro en la teorio de Fan Ĝen. Kial sanktulo estas pli saĝa? Kial ordinara homo estas malpli saĝa ol sanktulo? Fan Ĝen klarigis, ke la sanktulo havas sanktulan korpon, kaj la ordinarulo ordinarulan korpon; ili diferencas ne nur aspekte, sed ĉefe je pensa organo, tial la saĝeco de sanktulo superas tiun de ordinarulo.

Tamen makuleto ne senbriligas valoran jadon. Fan Ĝen finfine estis admirinda materiisto. En la infaneco li estis malriĉa. Li vivis mizere, neniam prenis ĉevalĉaron, neniam portis belan veston. Tamen el la lernantoj li lernis plej eminente. Li estis malkaŝema, ŝatis publikigi sian opinion. En la batalo kontraŭ la teistoj, li ne timis la aŭtoritatojn, ne kliniĝis eĉ antaŭ la imperiestro. Lian laŭdindan kvaliton karakterizis tio, ke li "ne vendis sian teorion por altranga ofico". Kaj lia verko Pri la eliminiĝo de la animo estas voĉo de la ateistoj kaj gloro de la materiistoj.


El: Antikvaj Filozofoj de Ĉinio, de Hoŭ Ĝjŭeljang, tradukita el la ĉina (Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1988), p. 139-146.


Drinkema kaj Frenezuma Filozofo Ĵŭan Ĝji

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Alireteje / Offsite:

Fan Ĝen @ Ĝirafo

Fan Zhen @ Reason & Society

Rationalism and materialist philosophy in China: Fan Zhen, Wang Chung


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 July 2004
Links added 18 September 2011

Site ©1999-2011 Ralph Dumain