“Mia Esperantistino”






Mia esperantistino

Inter la skotaj montetoj
loĝas tre bela fraŭlino,
revo de mia animo,
dolĉa Esperantistino!

Rekantaĵo:

Mia Esperantistino!
Dolĉa Esperantistino!

La karan lingvon uzante,
ofte al mi ŝi parolas,
kaj per vortetoj de amo
mian doloron konsolas.

Rekantaĵo

El ŝia buŝo la vortoj
ŝajnas al mia orelo,
nun aŭskultanta la sonon,
kanto de bela anĝelo.

Rekantaĵo

De mia koro espero!
De laborado la celo!
Ŝia ravega rideto
levas min al la ĉielo!

Rekantaĵo

Preĝon por ci, amatino,
en la aeron mi spiras:
“Di’! Al ŝi donu la benon,
kiun por ŝi mi deziras.

Rekantaĵo

Se la gepatroj konsentos,
kara Esperantistino!
Kun vi al pastro mi iros,
vi estos mia edzino!

Rekantaĵo



FONTO: “Mia Esperantistino”: Kanto; Vortoj de W. M. Pace [Esperantisto 12.329]; Muziko de J. A. Moonie. Kantita kun plena sukceso ĉe la Dua Esperanstista Kongreso — Ĝenevo 1906. [Tria impreso] London: Brita Esperanto-Asocio, 1906. 4 paĝoj [4a paĝo blanka]. Sespencoj. M. 0 50. Fr. 0 50. Brita Esperanto-Asocio; 13, Arundal St.; Strand, London, W.C. Malsupro de kovrila paĝo: Dinham, Bluth & Co., 27 Fenchurch St. London.


The Second Universal Congress of Esperanto: Opening Address, Geneva, Switzerland, 28 August 1906
de L. L. Zamenhof; partial translation from Esperanto by Marjorie Boulton, completed by Ralph Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Alireteje / Offsite:

The British Esperantist, Volumes 1-3

La Revuo Orienta, Volume 2


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 July 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain