Letero el ekster la (E‑) kulturo

de Radosław Nowakowski

Iam aperis la lingvo. La lingvo nekutima, malsama ol ĉiuj lingvoj, unika. Pro multaj kialoj. Sed la kialo plej grava, kvankam bone forgesata, estas ĝia nekutima komenco—la fakto, ke ĝia komenco ne maltroviĝas en la tenebroj de tempo kaj spaco, en labirintoj geografiaj kaj abismoj historiaj. Tio signifas, ke oni konas sufiĉe precize la lokon kaj la momenton de gia naskiĝo, ekapero, enmondiĝo. Do oni povus paŝon post paŝo ekzameni ĝian evoluon. Oni povus verki La plenan historion de la Lingvo. Jen situacio tute escepta kaj ununura. Oni povus komenci (ankoraŭ ne estas tro malfrue) la verkadon kaj daŭrigi ĝin detalege kaj pacience. (Eble mi?—Ho, ne! Mi estas tro provokema, tro poeta, mi ne kapablus precizege registri, noti, postkuri, spioni kaj spuri ĉiujn ŝanĝojn kaj ŝanĝetojn. Probable mi kapablus verki nur historion folan, zigzagan, labirintan, historion fantazian, neplenan, kvankam plenan je kontraŭdiroj kaj antitezoj . . . historion kaosan . . . tamen, ĉu tia historio ne estus pli vera ol la historio vera?) Sed tio estus tasko tre delikata, subtilega kaj danĝera, insideca kaj trompiga, samkiel renkonto kun tribo primitiva kiu neniam kontaktis la mondon eksteran, modernan—feliĉegaj ŝajnos la antropologoj esperante, ke tiukaze ili solvos enigmojn de la komenco de la civilizacio homa, tamen ili iom seniluziiĝis. Neniu kazo estas ideala. Do, atentu! Proponante jenan temon mi eniras la ŝnuron streĉitan super terure muĝanta akvofalo.

Kompreneble, eĉ en tiu unika kazo la komenco ne estas plene klara, ĉar gi maltroveblas en la tenebraj labirintoj de la menso de unu homo, de la Zamenhofa menso. Kion li pensis kaj kiaj estis liaj intencoj? Mi ne scias. Multe pli ol la intencoj interesas min la faktoj, eventoj, faritaĵoj. Ne gravas ĉu iu intencis ludi la koncerton bone—gravas ĉu tiu vere ludis ĝin bone. La bonaj intencej ne senkulpigas la muzikiston, se li ludis terure kaj aĉe. Mi konas ideologiojn kiuj postulis kaj intencis universalan amon, sed rezultigis aŭtodafeojn kaj ekstermis (oni diras ke senintence!!!) tutajn kulturojn, naciojn, civilizaciojn. Kaj ne ĉion om povas ekspliki pere de mavaj, krudaj, stultaj kaj pekemaj homoj kiuj misuzas bonajn ideojn. Oni povas facile diveni kaj imagi, ke bazopilka bastono estas pli bona murdilo ol ludkarto, kvankam homo sendube povus murdi alian homon pere de ludkarto—ĉi‑kampe la inventemeco kaj diligenteco estas senlimaj . . . Kaj aliflanke: oni ne povas kulpigi Faraday pro la seĝo elektra . . . Kaj aliflanke: okazas ankaŭ, ke iu povas esti fama pro tute kroma faritaĵo aŭ invento, dum pri lia (ŝia) ĉefverko (certe, laŭ lia opinio) neniu memoras . . . Feliĉe, ĝis nun mi ne aŭdis pri murdo fare de E‑lernolibro. Ankaŭ esperanto kaŭzis neniun militon, nek seksajn neŭrozojn, nek sorĉistinĉasadon. Sed ni lasu flanken la problemon de intencoj. Ĝi estas tro vasta kaj tro implika kaj por tiu ĉi letero marĝena (samkiel ĉiuj aliaj—do kiuj ne estas marĝenaj?). Mi tuŝis ĝin por montri mian (kaj ies) necertecon, konfuzon kaj ignorantecon. Mi nur ripetas: la intencoj ne gravas—gravas la faktoj kaj tiuj estas vere favoraj por esperanto. Jen aliaj tri: unue aperis la lernolibro; la homaranismo aperis jarojn poste; Zamenhof liberigis la lingvon kaj permesis al ĝi evolui, vivi sian propran vivon. Tio signifus ke li probable pensis pri esperanto unue (ĉefe?) kiel pri lingvo, pri komunikilo. Probable li ne pensis pri E-kulturo, des pli pri E‑ŝtato, ĉar iel li suspektis, intuiciis, ke la kulturo (civilizacio) al kiu iu apartenas eĉ pli malunuigas la homojn ol la lingvoj kiujn ili uzas. Sed kion li vere pensis—tion ni ne scias.

Tamen ni scias kion Zarnenhof ne sciis. Li ne sciis, ke la lingvo (parolata) estas nur parto de pli kompleksa sistemo komunikila (kaj ne nur komunikila—ankaŭ de sistemo identiĝanta kaj identiganta). Li ne legis kaj ne konis verkojn de Boas, Sapir, Whorf, Malinowski, Mead, Hall, Evans‑Pritchard, Collier, Levi‑Strauss, Eliade kaj de l' aliuloj. Ne legis, ĉar simple ne povis legi . . .

Lernante lingvon oni lernas ne nur vortojn, regulojn sintaksajn, fonetikajn kaj morfologiajn, oni ekkonas vole‑nevole (kompreneble ne‑vole—ni ĉiuj estas nur sklavoj de la lingvo gepatra) la komplikegan sistemon de simboloj, alegorioj, metaforoj, kategorioj, valoroj, hierarkioj, direktoj, asociacioj, koordinatoj, ktp ktp ktp. Fakte la gepatroj donas al ni (prefere ne donas, sed altrudas, en ni enpresas) ne nur sian lingvon, sed ankaŭ sian kulturon, sian vivmanieron, sian percepton de la mondo, sian mondon. Grandparte subkonscie (kaj malkonscie), ĉar tiuj troviĝas ene de la lingvo, en ĝiaj strukturoj, sonoj, melodioj, ritmoj. Ĉu estas bone ke okazas tio kaj tiele? Kaj ĉu estas bone, ke mi naskiĝis dumana kaj dupieda? Se mi havus la ŝancon elekti: esti trimana aŭ dumana kaj elektis konscie la dumanecon, tiam mi povus pritaksi mian decidon. Ĉu estas senco pritaksi procezon sendecidan?

La gepatroj (kune kun la familioj, grupoj, socioj) edukas unue polojn, anglojn, bulgarojn,  japanojn, ĉinojn . . . (kaj esperantanojn?) . . . kristanojn, islamanojn, konfuceanojn . . . Poste malmultegaj gepatroj penege provas transformi (sensukcese) siajn idojn en homojn (homigi ilin) aŭ vere malmultegaj idoj turmentiĝas tutan vivon provante (sensukcese) estiĝi homoj (aǔ estaĵoj—ho, ho, jen la celo plej altnivela!). Ĉu oni povas fari ion alian? Ĉu oni povas iele rompi tiun ĉi ĉenon (laŭ mi teruran katenon, laŭ la plimulto eĉ ne rimarkatan)?

Pensu pri la ritmo. Ne nur pri tiu klare aŭdebla, sentebla (kaj ankaŭ videbla) en poemoj. Pensu pri la ritmo kaŝita, sed multe pli fortega ol tiu ekstera. Ritmo kiun oni devas pacience kaj atentege spuri en la maniero: iu prononcas ekzemple la sekvon konsonanto‑vokalo‑konsonanto. Mikroritmoj kiujn oni ne perceptas konscie (ĉar iliaj periodoj daŭras malpli longe ol unu sekundo), sed je kiuj oni reagas tre vigle, kiujn distingas kaj ricevas samkiel bonan antenon. Kaj kompreneble (sed nur por malmultaj, la plimulto de homoj scias pri tio nenion) ĉiu civilizacio, ĉiu kulturo, ĉiu grupo, tribo, eĉ familio (ĉu mi ne troigas?) havas sian propran ritmon. La samon mi povus verki pri sonoj, pri melodioj, pri metaforoj, pri simboloj, ktp ktp ktp.

(Jen la eterna problemo de tradukistoj. Ekzemple Steinbeck: ĉu Tortilla Flat povas soni en iu alia lingvo? Ne. Ĝi sonas nur en la kalifornia‑angla. Do, en ĉiu tradukaĵo mankos iu tre grava tavolo. Ĉiu tradukaĵo estos pli malriĉa ol la originalo—ne nur sone, ankaŭ semantike!! Mi povus demandi plue, sed nur suspektinde, bizare, provokeme: ĉu oni povus priskribi Svedion verkante ne svede? Io mankus, ĉu ne? Io ne plene kongruus, io ne harmonius . . . Mi troigas, ĉu ne aǔ ĉu jes?)

Kion tio signifas praktike? Ke por majstri lingvouzon iu devas ekkoni bonege, perfekte tiujn du (aǔ eble pli?) nivelojn (tavolojn). Kiel ekkoni (ellerni) perfekte la tavolon profundan, nekonscian, bazan (?) de, ekzemple, la franca lingvo? La plej bona metodo estas naskiĝi franco. Kiel tion fari se mi jam naskiĝis polo aŭ anglo aŭ japano?

Haltu! Ĉi tie mi troviĝas ĉe la bordo de la temo‑oceano kaj mia letero ne estu multvoluma librego.

Kion mi treege koncize priskribis, nur ektuŝis kaj signalis, koncernas la unuan lingvon kiun ni lernas, la lingvon gepatran. Nur tiu enkatenigas nin, ĉar profunde organizas, orientigas, strukturigas, hierarkias nian menson, nian imagpovon kaj perceptadon. La lingvojn kiujn ni lernas poste, konscie kaj intelekte (pli aǔ malpli), ni konas nur surface (pli aǔ malpli), neniam profunde. Mi scias, ke jena priskribo estas blanke‑nigra, sed mi ripetas: mi volis verki leteron‑eseon, ne leteron‑libregon.

Nu, kaj jen la demando gravega (sed ŝajnas al mi, mi esperas, mi eĉ estas certa malgraŭ mia malkono de la E‑historio, ke mi ne estas la unua kiu pri tio demandas): ĉu esperanto havas tian bazan‑profundan-nekonscian tavolon? Probablege ne. Sendube Zamenhof ne povis tian tavolon elpensi, ĉar simple ne eblis ĝin elpensi. Ĝin povas formi nur grupoj, triboj, generacioj—sed neniam unu sola homo. Unu homo, eĉ konscia pri tio, povas elpensi vortojn aǔ gramatikon, do krei la surfacon, sed ne povas krei la ritmon (enan, kaŝitan, implicitan ritmon de mia korpo). Unu homo povas kudri vestojn, sed neniam formas sian korpon (iom maltrafa metaforo, se oni pensos pri genetiko, do oni ne pensu). Sed, ĉu esperanto, post pli ol cent jaroj, havas tian profundan tavolon? Se jes, kia ĝi estas? Kiaj estas la E‑ritmoj: eta kaj granda, mikro‑ kaj makro‑, tiu perceptebla kaj tiu neperceptebla konscie. Eble denaskuloj povus respondi . . . Sed ĉu ekzistas veraj denaskuloj, do homoj kiuj dum kelkaj unuaj jaroj de sia vivo aŭdis nur esperanton, kiuj havis ne nur E‑gepatrojn sed E‑geavojn, E‑geonklojn, E‑geamikojn, ktp. Imagu ke la patro estas ĉino kaj la patrino bulgarino: ĉu la ritmoj (mikro‑ kaj makro‑) de iliaj esperantoj estas la samaj? Mi dubas. Ĉu ilia E‑ido estos do (ritme) pli ĉina aŭ pli bulgara? Kaj mi substrekas ankoraŭfoje: la ritmo estas nur unu el la bazaj lingvoelementoj, lingvofaktoroj, ĉiam memoru pli l’aliaj supre menciitaj.

Sekvas nova gravega dernando: ĉu esperanto devus‑bezonus havi tian bazan‑profundan‑nekonscian tavolon (aǔ ĉu ĝi devas esti fortega aŭ kakeksia—supozante ke neniu lingvo povas sen ĝi ekzisti)?

Kiam mi renkontis esperanton, ĝi estis por mi (aŭ mi imagis ĝin tia, tian mi atendis) grandioza, vastega, sendirekta, senhierarkia spaco lingva. Aŭ dirante pli precize: spaco lingva multe pli malfermita kaj amorfa ol tiu de iu lingvo etna. Mi lernis, ke esperanto estas fenomeno nur lingva kaj senkultura, sed tiun ĉi riproĉon mi konsideris kiel ĝian grandan avantaĝon. Mi strebis (kaj daŭre strebas) al universaleco kaj pensis (kaj daŭre pensas), ke oni nepras iel (sed kiel?) forĵeti la katenojn de la propra lingvo, kulturo, nacieco, etneco, tribeco, religio, ideologio, ktp ktp ktp. (Sed atentegu: senkateniĝi ne signifas neniigi!) Esperanto ŝajnis al mi (kaj probable daŭre ŝajnas) fortega pro sia senkultureco, senetneco, pro tio ke ĉiu devas (konscie kaj intelekte) lerni tiun lingvon. Ankaŭ pro tio ke ĝi estas lingvo neniesa, ĝi al neniu apartenas. Profunde teruras min la frazo: nia bela lingvo. Tuj eĥas (aŭ ruktas) aliaj frazoj: nia amata patrujo, nia sankta religio (aŭ kredo), nia ĝusta ideo . . . Ĉu nepras listigi la konsekvencojn de tiaj frazoj?

La antropologio (kaj ne nur) ofte uzas la nocion “kunteksto”. Grava nocio ĝi estas. Kio tio estas? Jen ekzemplo. Ragao—unu el la plej bazaj formoj en la muziko hinda. Por ke mi ludu ĝin bone mi devus koni bone ĝiajn rilatojn kaj asociaciojn simbolajn, religiajn, historiajn, mitajn kaj aliajn, do la kuntekston kulturan. Sed mi povas forĵeti, neglekti la kuntekston (aǔ parton de ĝi) kaj ludi nur la skalon (la ceteran sinsekvon de notoj, de sonoj) kiun oni uzis en la ragao. Interese, ke la saman skalon oni povas trovi en aliaj kulturoj. Kompreneble ĉiukaze ĝi estas vestita en aliaj kuntekstoj, do sonas (kaj signifas) alie (ion alian), sed la kerno (la skalo) estas la sama. La homoj el diversaj kulturoj (sed ankaŭ el la hinda) ne povus bone ludi ragaon sen longa kaj pena trejnado, eĉ se ili estas bonaj muzikistoj; sed ili povus ludi, tuj kaj bone, se ili estas bonaj muzikistoj, la skalon, uzante ĝin ili povus improvizi kune aŭ komponi ion, ili povus krei novan kuntekston, momentan, certe pli malaltan do pli universalan.

Jen la hipotezo (aŭ eble ne?): ju pli malaltkunteksta estas la situacio, des pli universala. Situacio altkunteksta estas alirebla por nemultaj (ili devas longe studi por bone ellerni ĉiujn nuancojn—sed poste la komunikado okazas rapidege, sufiĉas nur unu ĝusta gesto kaj ĉio estos klara). Situacio malaltkunteksta estas alirebla por multaj (ĝi bezonas pli longajn eksplikojn, indikojn kaj instrukciojn, sed mallongan antaŭan studadon). Du homoj vivantaj en du altkuntekstaj spacoj (do spacoj fortege hierarkigitaj historie, mite, religie, simbole, ktp) ne interkompreniĝus, ĉar la samaj gestoj, movoj, objektoj, bildoj signifos por ili malsamon. Du homoj vivantaj en du malaltkuntekstaj spacoj havos pli grandan ŝancon interkompreniĝi: la ĉielo estos por ambaŭ nur ĉielo (probable).

(Rimarko grava kaj ne tiom marĝena por ĉi tiu letero: majstroverkoj povas aperi je ĉiu nivelo kunteksta.)

Se ni celas interkompreniĝon, se ni volas krei spacon universalan, do enireblan por multaj, eĉ por ĉiuj, ni devus provi krei spacon amorfan, do kiel eble plej malaltkuntekstan (aŭ senkuntekstan).

Ĉu homoj povas vivi en spaco (kaj tempo) amorfa?—Ne. Sendube ne ĉiuj, nur kelkuloj. Kial oni ne povas?—Ho, denove la temo‑oceano. Ĉi‑momente kaj ĉi‑loke gravas tio, ke ili ne povas. Spaco amorfa—jen la spaco kie ĉiu povas movi sin ajndirekten kaj neniu direkto estas malpermesita aŭ konsiderata kiel pli bona ol la alia. La samo rilatas al la tempo—tempo amorfa estas tempo senkalendara. Tian staton oni nomas libereco. Homoj revas pri ĝi kaj samtempe faras ĉion por ke ĝin ne atingu. La libereco estas vere multekosta, ĉar oni pagas per respondeco pri siaj decidoj. La homoj preferas ne decidi kaj antaŭ ĉio ne respondeci. Oni volas ke iu alia respondecu pri iliaj decidoj kaj faroj (Dio, Diablo, Sorto, Steloj . . . ne gravas—iu‑ajn). La vakuo (malpleneco, amorfeco) estas necesa por la libereco. Aliloke la libereco ne kreskas. Do, por ne esti liberaj la homoj detruas la vakuon, plenplenigas la malplenon. (Ĉu plenigi signifas ankaǔ malpurigi?) Oni markas direktojn, komencojn, finojn, centrojn, oni formas-konstruas‑naskas‑kreas naciojn, ŝtatojn, ideologiojn, religiojn, mitojn, kutimojn, tradiciojn, ritojn, sistemojn, metas ĉie signojn, indikilojn, bildojn, ĉion nomas, vualas, ŝanĝas en simbolojn, ktp por ke eĉ unu movo, unu paŝo, unu sento ne estu spontana, por ke eĉ unu loko ne estu malokupita. Neniu volas malplialtigi la kuntekston de sia spaco, ĉiuj volas plialtigi ĝin kaj devigi l'aliulojn akcepti tiun spacon kiel ununuran ekzisteblan, nome naturan. La vakuon oni konsideras kiel nihilismon (do tial ankaŭ liberecon, sed tion oni laŭe ne diras; oficiale (teorie) la libereco estas laŭdata kaj amata—neoficiale (praktike) om malamas ĝin kaj persekutas senindulge, ĉiujn, ĉiam kaj ĉie) kaj akuzas pri ĉiuj plej teruraj malagrablaĵoj: murdoj, militoj, herezoj, revolucioj, ktp. Tute nelogike kaj sensence. Se la ĉielo estas nur vastega bela blueco, kiu povus lukti kontraŭ kiu? Se la ĉielon plenplenigas dioj, spiritoj, animoj, demonoj, sendube ili komencos tuj militi. Sed homo ne estas estaĵo pensema.

Tamen en la sufiĉe amorfa spaco de esperanto mi baldaǔ trovis ion surprizan kaj ŝokan: himnon, standardon kaj ernblemon—verdan stelon (la fakto, ke ĝi ne estis ruĝa stelo konsolis min neniel). Poste mi trovis kaj ekkonis grupojn, grupetojn, grupegojn, movadetojn, asociojn, sferojn, zonojn, fluojn, trendojn, torentojn, riverojn . . . Poste: provojn ideologiigi esperanton (eksterajn kaj internajn), ĉar la nur‑lingvo estas spaco tro malplena, do neakceptebla. (Mi renkontis la fenomenon tipan por ĉiuj movadoj‑ideologioj. E‑kaze gi realigis jene: ĉiu libro verkita esperante estas bona. Plimultego da recenzoj kiujn mi legis, priskribis nur valorojn (aǔ malvalorojn) lingvajn, neniam artajn, literaturajn. Ĉu la recenzantoj ne volis? Ne povis? Ne kapablis? Sendube ili ne komprenis, ke la arto estas bestio malpardonema kaj senindulga kaj severe punas ĉiujn tiajn fiverkojn. Malbonajn librokovraĵojn oni povas nur parte senkulpigi per manko de mono. Parte ankaŭ per manko de gusto aŭ malatento pri la fenomeno nomita estetiko. Ne sufiĉas kanti esperante—oni devas kanti almenaŭ same bone kiel Aretha Franklin aŭ Nusrat Fateh Ali Khan. Kaj sciu, gravas nur kiel estas pentrita la portreto, ĝia kvalito arta, kiun ĝi prezentas tute ne gravas—malbona pentristo kiu parolas esperanton estas nur malbona pentristo, neniam granda esperantisto, ĉar grandaj esperantistoj vere ne ekzistas . . . Nobelpremio por William Auld estos granda evento, sed same granda kiel la Nobel‑premio por Szymborska aŭ Lagerkvist. Homoj komencis lerni amase nek la polan nek la svedan. Se ili volis tralegi verkojn de Szymborska aŭ de Lagerkvist, ili aĉetis tradukaĵojn. Nobelpremio por Auld estos granda sukceso persona, ĉar oni premias ies librojn, ne la lingvon en kiu estis verkitaj. Mi estus multe pli ĝoja se mi povus aĉeti en ajna eŭropa urbo, en la stacidomo aŭ ĉe la strato, bone projektitan, bone presitan kaj bone verkitan E‑taggazeton.

Antaŭ nelonge mi legis pri la Esperanta Civito. Do, granda progreso. Kaj oni menciis ankaŭ Konstitucian Carton de Esperantio. Vera progresego! Kvankam mi legis promesojn, ke Esperantio neniam havos armeon kaj futbalteamon (eble havos piedpilkteamon) mi vere dubas. Ŝajnas al mi, ke baldaŭ esperantistoj, aŭ esperantianoj (aŭ esperantanoj) postulos, ke oni donu al ili pecon por propra lando. Ie. Ĉu la nacio povas vivi senlande? Senŝtate? Senregistare?

Kaj se Esperantio jam ekzistus, havus eble 20, eble 40 milionojn da esperantianoj, kiun lingvon lernus la E‑civitanoj por komuniki kun la mondo: la anglan? La ĉinan? La hispanan? La araban? Ĉar sendube la mondo ne lernus esperanton same kiel nuntempe li ne lernas la svedan, polan aŭ tamilan. (Aŭ eble la Konstitucio ordonos al la esperantianoj havi almenaŭ po dek idojn. Tiam baldaŭ ili nombre superos la ĉinojn.) Ĉu ni vere bezonas unu nacion pli? Unu ŝtaton pli? Unu etnan (aŭ "etnan") lingvon pli?

Nekredeble interesa (laŭ antropologia vidpunkto) procezo: etnigadi planlingvon, ĉu ne? Nekredeble tipa (laŭ psikologia vidpunkto) procezo: el kako vi provis elgrimpaĉi kaj en kaĉon vi denove falis.

Pri kio do temas?

Unu el la ĉefaj problemoj de la nuntempa mondo (homa, ne arbara aŭ insekta) estas la identeco. Unue en la historio de la homaro renkontiĝas ĉiuj kulturoj, ĉiuj civilizacioj. Valorsistemoj kolizias. Hierarkioj ruiniĝas. Teruritaj homoj penege, malfacilege, malrapidege, dolorplene ekkonscias, ke la sistemo (la spaco) en kiu ili vivis kaj vivas ne estas natura (legu: far Dio/Dioj kreita kaj al ili donita) sed kultura, tio signifas ĝi ne estas ununura kaj unike vera. La mondo kolapsas, falas en abismon de relativeco. Plej danĝerigita estas la homa identeco: kiu mi estas?—Homo. Estaĵo viva.—Ho, ne! Tio sufiĉas nur por kelkuloj, por ekstremaj saĝuloj (legu: stultuloj). Iu statistikulo devas esti ruso, ĉino, arabo, katoliko, islamano, kotopoulo . . . Niaj patroj, avoj, praavoj luktis por nia identeco, ĉu ni perdu ĝin? Nia lando estas plena (denove: plena) je ostoj kaj sango de niaj herooj (bedaŭrinde, ĉar pro tio oni ne povas ekvidi tiel belan herbejon!) ktp ktp. La plej gravaj nunaj konfliktoj estas kolizioj de civilizacioj, kulturoj, ideologioj, religioj, valorsistemoj. Konfliktoj inter diversaj mondoj, diversaj identecoj, diversaj penso‑percepto-imagomanieroj. Plej konfliktodonaj kaj danĝeraj estas la limoj inter la mondkonceptoj . . . Probable estas du solvoj. Aŭ iu civilizacio venkos (ne gravas kiel) kaj ĉiuj aliaj devos akcepti ĝian valorsistemon kaj vivmanieron—laŭ mi perspektivo morna, ĉar tre danĝera por la monda diverseco, mozaikeco. Sed reala. Aŭ ni sukcesos krei iun platformon‑zonon‑areon sufiĉe universalan, vastan, malaltkuntekstan, do sufiĉe vakuan (vivu nihilismo!) por ke ĉiu povu akcepti ĝin, trovi tie lokon por si kaj ne senti sin ofendita, persekutata, malestimata. Laŭ mi perspektivo alloga, ĉar konservanta la mondan mozaikecon kaj samtempe donanta eblojn interkomunikiĝi. Sed iom utopia. Esperanto povus helpi konstrui tian platformon. Sed nur la esperanto‑lingvo, senkultura, sennacia, maletna, komunikilo kiel eble plej malaltkunteksta. E‑ŝtato, E‑nacio, E‑kulturo—neniam.

Pri tio temas. Laŭ mi. Sed memoru: mi estas eksterulo kaj ekstremulo.

Do pri kio vere temas?

Kaj pri kio temas mensoge?


FONTO: Nowakowski, Radosław. "Letero el Ekster la (E-)Kulturo", Literatura Foiro, n-ro 178, aprilo 1999, p. 61-68.


Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 29 March 2007

Site ©1999-2007 Ralph Dumain