Dubo kaj Ateismo

de Evlogi Dankov

Tradukis Olga Cankova (Bulgario)


Dubo estas ĉefa nocio de la scienca ateismo. Sekve, ĝi postulas multfacetan prilumon. Jam R. Descartes konsideris la metodon de la dubo kiel “arkitekton” cele al nova homa kulturo. Liaopinie, finfine ĝi ebligus al homoj mastrumadi la naturon.

La du flankoj de la dubo—religia kaj scia (epistemologia)—gravas, ĉar nuntempe reliefiĝas jena tendenco: teologiigi la sciencon kaj sciencigi la religion.

Pro siaj pozitivaj kaj negativaj funkcioj la dubo ludas gravan rolon same en ateisma motivado kiel en la religio. Sed negative la dubo povas konduki al skeptikismo kiu proksimiĝas al agnostikismo (filozofia), dogmismo, k. s.

Ĉu la skeptikismo utilas al la celoj de la homa vivo?

Kvankam la filozofia skeptikismo estas historie eksmoda intelekta fenomeno, ĝi aktualas pro la problemo de ateismo.

El la du funkcioj—pozitiva kaj negativa—la unua prezentas seniluziigan faktoron, kiu permesas al ni apartigi la falsan kredon disde la vero. Sed tio eblas kondiĉe, ke ni kredas al io pli bona kiu ne kontraŭstaras la veron. Tial la pozitiva dubo senkatenigas la homajn fortojn kaj favoras liberan spiritan vivon.

Male, la negativa dubo kaŭzas skeptikismon, agnostikismon, kaj nihilismon. Skeptikismo siavice ofte kondukas al superstiĉoj.

Menciendas ankaŭ la morala skeptikismo (J.R. Bambrouth): ofte, je dilemaj ĉiutagaj situacioj necesigantaj elekton el pluraj alternativoj, ni dubas. Je tiuj kazoj oni elektas laŭ propraj moralaj motivoj, nekonforme al oficiala mondkoncepto kaj la publika opinio. Sed eblas, ke ankaŭ tiu morala skeptikismo transformiĝus en religion.

Necesas same diskuti pri la dubo kiel iaspeca kritiko aŭ kontraŭstaro al naiva konvinko aŭ superstiĉo. Ĉi-kaze dubo fariĝas kritiko kiu celas faciligi aliron al vero kaj instigi solvon de problemo. Tiusence la dubo funkcias al homa progreso kaj kontribuas al pliprofundigo de niaj scioj.

Memkompreneblas, ke la nihilista kritiko kies elirpunkto estas totala neado, malaprobas ĉies argumentojn. Tian “nudan kritikon” Lenin konsideris senutila. Li akceptis nur neadon kiel momenton de la evoluo, ĉar konserviĝas ĉio pozitiva.

La skeptikulo‑nihilisto emas fariĝi dogmulo. Tiu pretas dubi antaŭ ol scio pri kio temas. Tiu dogmulo povas starigi religian pozicion, eĉ ŝajnigi sin “dio” kiu posedas kaj juĝas la veron. C.S. Peirce asertis, ke estus fatale, se tia skeptikulo havu absolutan arbitran rajton.

Evidentas, ke la anatomio de la dubo kaj ties prilumigo kontribuas al la esenco de la ateismo.

NOTO: Evlogi Dankov estas docento ĉe katedro Filozofio en Universitato Kiril kaj Metodij en Veliko Tarnovo, Bulgario, kaj donis permeson traduki ĉi tiun artikolon specife por Ateismo.


FONTO: Dankov, Evlogi. “Dubo kaj Ateismo”, Ateismo, vol-o 2, n-ro 1 (4), januaro 1990, p. 12.


Doubt and Atheism by Evlogi Dankov

Postkomentaro al Dankov” de R. Dumain

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco

Esperanto-sekcio pri Dubo & Skeptikismo en:
Doubt & Skepticism: A Directed Minimal Bibliography & Web Guide

Bertrand Russell vs William James & the Will to Believe
(Bibliography)

Descartes & Marxism: Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 December 2003
Links added 20 July 2011 & 12 Nov 2021

©2003-2021 Ralph Dumain