Dialogiko je la Fino de Dialektiko:
Liberigo la Pensadon de la Hegela Dialektiko
per la Dialogiko de Rosenzweig
kaj la Ne-dialektika Ontologio de Heidegger

de Eugen Macko

Enkonduko

Du grandaj pensmanieroj regis la eŭropan penshistorion ekde la oldaj grekoj ĝis nia estanteco: La unua estas la logika, la alia la dialektika. Je la unua ariĝas ĝenerale la natursciencoj, je la alia la spiritsciencoj.

Platono estiĝis reprezentanto de la dialektiko kaj Aristotelo de la logiko. La du pensmanieroj disvolviĝis en la historio de la filozofio kontraŭe en diversaj interpretadoj. Aliaj eblecoj, kie la realeco povas esti perceptata ankaŭ ekster tiuj kontraŭaĵoj, estis preteratentataj aŭ ignorataj.

Hegel plenumis spekulative la sintezon. Sed en la realeco lia principo regis nur plu la spiritsciencojn, nun tamen des pli ekskluzive. Ju pli nenocieblaj fenomenoj troviĝis en iu sciencbranĉo, des pli forta estiĝis la regado de la dialektiko (ekz.: historio, sociologio, psikologio, pedagogio, lingvistiko, politiko, ktp.) Ĝi allasis ŝajnan liberecon, kontraŭe al logiko, kiu devigis la ekkonojn en siajn formojn.

Kaj ĝuste tie, kie la hegela dialektiko sin produktis kun ekstrema seriozeco (en internaciaj rilatoj, per politiko kaj milito), montriĝis unue kun unusignifa klareco ankaŭ ĝia limo. La hegela maksimo: ,,Kio estas racia, tio estas reala kaj kio estas reala, tio estas racia” plenumiĝis en la realeco. Racie evidentiĝis en la realeco la limo de la hegela dialektiko.

En la internaciaj rilatoj de la dudeka jarcento estis konkrete ekkonata la limoj de la dialektiko kaj ĉi tie povis la filozofie jam antaŭpensita dialogiko ekapliki sian praktikan kaj necesan helpon. En la estanteco estas ĝenerale ekkonate, ke la internaciaj rilatoj povas nur dialogike okazi. Neniu ŝtato plu povas per ĉiuj al si disponeblaj rimedoj trabatali siajn interesojn. En tio montriĝas la reala limo de la dialektiko.

Kelkaj ekstereŭropaj kulturoj havas jam gravan tradicion en la perceptado de la realeco ankaŭ ekstere de la kontraŭaĵoj de la dialektiko kaj logiko, en la nedialektika sfero. Por la eŭropa pensado je la limo de la dialektiko unue malfermiĝis la ebleco per la dia‑logika vojo de la dialogiko, rilatigi kun tiuj kulturoj kaj ankaŭ mem kolekti spertojn en tiu sfero. La “nova pensado” de la eŭropa filozofio liberiĝis de la kontraŭstareco de la kontraŭaĵo kaj tenas sin dialogike malferma por universalaj spertoj en la mondo.

Kvankam en kelkaj branĉoj de la realeco estiis neevitebla la dialogika agadmaniero, regas ankaŭ ĉiam vasta nekomprenemo de la dialogiko kaj de ĝia filozofia deveno. Ĝi estas ofte, jes plej multe, konfuzata kun la dialektiko; kaj tio eĉ en akademiaj rondoj. El tiu cirkonstanco estas la ĉefa tasko de ĉi tiu laboro, efektivigi helpon al la komprenado de la dialogiko en la diferenco al la dialektiko.

En la 1. parto estos esplorata kaj prezentata ekzemplodone je la hegela dialektiko la disvolviĝo de la dialektikaj kontraŭaĵoj, ĝia limo kaj fino.

En la 2. parto estos serĉata dialogika eliro el la limsituacio de la dialektiko kun Franz Rosenzweig.

En la 3. parto estos efektivigata la komparo de la hegela dialektiko al la rosenzweiga dialogiko kaj per tio demonstrata la diferenco de la du fenomenoj.

En la 4. parto estos montrita la heideggera pensado kiel nedialektika ekzemplo de la eliro el la kontraŭstareco de la eŭropa pensado.

En la 5. parto estos tuj poste gajnitaj kelkaj envidoj en la senkontraŭaĵa procedmaniero de la ,,nova pensado”.

En tiu laboro estas aprobata la opinio, ke de ekzistenca graveco estas por la estonteco diferencigi la dialektikon de la dialogiko. En branĉoj de la realeco, kie nemiskompreneble montriĝis la limoj de la dialektiko, jam estas aplikataj dialogikaj solvoj. Sed tie kie la dialogiko ne estas necesa, aŭ ankoraŭ ne, estos plu favorataj dialektikaj agadmanieroj.

Ekz.: La naciaj ŝtatoj utiligas prefere ene de iliaj limoj la dialektikon. Tio estas komprenata kiel suvereneco. Komenciĝas ĉe la edukado. Nacia lingvo, nacia historio, la tuta socia ordo estas plena je evidenta aŭ kaŝita dialektiko. La lingvoj en iliaj ofte miljaraj evoluoj estas okupitaj de, je la unua rigardo ne ekkoneblaj, dialektikaj restaĵoj. Naciaj historioj kaj literaturoj liveras aron da malkonsentoj unu al alia kaj al la realeco.

Modele estas ekkonebla la diferenco de dialogika kaj dialektika agado je la malakordo de internaciaj kaj naciaj organizaĵoj. La unua provas publikigi kaj disvastigi la plej novajn akiraĵojn; klerigo, demokratio, homaj rajtoj ktp. La lasta kontraŭe, kovri kaj plue antaŭpuŝi la kontraŭaĵojn, por senĝene praktiki sian propran intereson.

Kun aparta aktualeco kaj intenseco montriĝis tiu problemaro je la komenco de la dudeka jarcento. Kelkaj pensistoj ekkonis ĉe tio la nesufiĉecon de la eŭropa idealismo kaj serĉis novajn solvojn. El tiu bezono ekestis ,,nova pensado”, kiu estas malferma por novaj spertoj.

Sed en la kompreno de la ,,nova pensado” estas evidenta postfara bezono en nia estanteco. Tio, kvankam la filozofio la transiron ankoraŭ jam en la unua duono de dudeka jarcento pense plenumis. La reala limo de la dialektiko montriĝis en la mezo de la jarcento kun nemiskomprenebla unusignifeco. Je la fino de la jarcento, laŭ du principo, estis la politika mondordo tiam reorganizata. Kaj tamen restis tiu pensado ankoraŭ ĝis hodiaŭ vaste nekomprenata kaj verŝajne pro tio ankaŭ nekonata.

Kiel granda estas la deficito en la kompreno kaj uzo de la ,,nova pensado”, povas aparte esti observata je la eŭropaj universitatoj. En la lernproponoj mankas plue la disciplinoj de la inter‑sciencoj. Samkiel mankas ankaŭ la dialogoj kaj ene de unuopaj fakbranĉoj kaj inter la diversaj universitatoj.

Mankas la scienco de ,,inter”. Tio ne estas nur la vicigo kaj la metado de diversaj faktoj unu apud la alia, sed ĝi mem estas reala fakto, nova kvalito, kiu ekestas el la sintezo de unu kun la alia. La ,,inter” inter du faktoj (en la ,,nova pensado”) ne estas nenio, sed reala ekestiĝinta, neforigebla io.

Ekz.: La internacia politiko ne estas la sumo de la interesoj de naciaj ŝtatoj, sed ĝi mem estas fakto. La interlingvistiko ne konsistas nur el la rilato inter la naciaj lingvoj, sed el ĝi ekestas nova kvalito de la internacia lingvo.

Tio, kio estigas tiun ,,novan kvaliton”, estas la ,,principo”de la ,,nova pensado”. Tiu principo etendiĝas vaste en la sferojn de la spirito, ĝis en la natursciencojn. En la fiziko okazis en tiu spirita antaŭkampo la malkovro de la teorio de relativeco kaj la kvantuma mekaniko. Teologio, politologio, psikologio, lingvistiko, arto ktp., ĉio, kio ajn grava kaj nova estas elpensita kaj kreita en la diversaj sferoj de la homa ĉiesto en la dudeka jarcento, portas tiun principon en la profundeco de sia spirito.

Kvankam tiu principo en la nocia ekzakteco, al kiuj estas alkutimiĝintaj la natursciencoj, ne estas difinebla, ĝi tamen influis tiujn decide, ĝuste pro tio, ĉar ĝi kuraĝigis tiujn elstari super la propra sistemo. Kaj ĉe tio estis io spertata, io senlime granda, ĉioamplekse universala, kie la ĉi­esto, la sistemo, la pensado, la mi povas nur tiel ekzisti, ke ĝi estas kun la alia en la rilato. Montris sin io, kio povus esti ĝenerale nomata la unu‑de‑ali‑dependeco.

Tiu rilato en la universo kun la universalo kaj kun la senpera proksimulo, kiu ebligas ĉiun ĉieston same kiel ankaŭ tiun de ĉiu unuopulo, kuŝas ĉe la fundamento de ĉiu atomo, de ĉiu molekulo, de la steloj ĝis la Lakta Vojo. Kiel ajn vaste kaj kiel ajn profunde mi povas pensi, mi renkontas ĉiam en la realeco ankoraŭ ion alian. Al io alia ol mi estas. Mi povas imagi, ke ĉe la komenco ĉio estis unu kaj ĉe la fino ĉio estos unu, jes ia unuopa ajna substanco. Mi povas eĉ regvidi ĉion al akvo, fajro, atomo, spirito aŭ lumo, sed en la realo restas nur mi kaj io alia. Mia unueco restas ĉiam nur ideo, sed en la realo mi estas en la rilato.

Pro tio povas la unua paŝo sur ia reala pensvojo ekesti nur el la rilato al io. Kiel ni nomas tiam tiun ĉi ion, aŭ la alion, dependas de nia respektiva komprenemo. Ĝenerale tio nomata kiel universo, ĉio, dio, aŭ speciale kun nomoj kiel: Allah, Shiva aŭ simple OM. La esenca estas la ekkono, ke mi povas ĉerpi mian forton el tiu respektiva alia, jes de ie mi eĉ ankaŭ devas ĉerpi, alikaze mi perdiĝos en la senfino.

La rilato havas principan signifon kaj ĉe la dialogiko kaj ĉe la dialektiko. Sed la du distingas sin unu de alia esence per la ,,kiel”, la maniero, kiel okazas la rilato inter la partioj.

Por dialektiko estas grave persvadi la kontraŭulon pri la propra vereco kaj la ĉesigo de alian en la propran indentecon. La dialogiko lasas la alian ekzisti en lia alieco, kiel fonto de sperto kaj lernado la novon kaj unikan, en la konscio de unu‑de‑ali‑dependeco.

En la eŭropa pensado tiu konscio ne havas sian memkompreneblan evoluon. Oni ne povas diri, ke tiu ekkono rezultis je la fino de intelekte‑pensataj konsideradoj. Inversa estas la kazo, nome la pensado de la eŭropa idealismo akiris sian limon kaj ĝi estos devigata al kursŝango de la realeco, ion vidi, aŭ pli bone dirite, denove vidi, kio jam ĉiam ĉeestis, sed ĝi ne plu povis esti perceptata en la pelado de la dialektikaj kontraŭaĵoj.

Decidan influon al la nuna stato de la filozofia ekkono de la ,,nova pensado” havis tri pensistoj. Apogante sin sur iliaj verkoj estos provate en ĉi tiu laboro motivigi la venontan tezon:

La dialektiko akiris en nia estanteco la limon de ĝia aplikebleco. La dialogiko povis sin nun denove montri ĉe la limsituacio kaj la vojon eliri el tio. Ĉar la plu pelado de la dialektikaj kontraŭajoj ĝenerale endanĝerigas la ĉieston, estas necese diferencigi la dialogikon de la dialektiko, kiuj estas ofte intermiksitaj, eĉ ofte sammetitaj.

Ĉe Hegel montriĝis la limo kaj la fino de la dialektika persvadarto en kontraŭaĵoj.

Rosenzweig ekkonis tion kaj montris la dialogikan vojon el la obstina situacio de la pensado.

Heidegger forprenis pense la ŝtopigitajn hurdojn per tio, ke li ,,senkontraŭigis la kontraŭaĵecon en la regionoj” kaj tiel malfermis la vojon al la libera vasteco.


SOURCE (Fonto): Macko, Eugen. Dialogiko je la Fino de Dialektiko: Liberigo la Pensadon de la Hegela Dialektiko per la Dialogiko de Rosenzweig kaj la Ne-dialektika Ontologio de Heidegger / Dialogik am Ende der Dialektik. München: Eugen Macko, 2001. 476 p. Dulingva eldono (Esperanto/germana). (Dialogic at the End of Dialectic: Liberation of the Thought of the Hegelian Dialectic by Means of the Dialogic of Rosenzweig and the Non-Dialectical Ontology of Heidegger, bilingual Esperanto-German edition.) Enkonduko (Introduction), pp. 9-18.

©2001 Eugen Macko


Dialogiko je la Fino de Dialektiko: Enhavo / Dialogic at the End of Dialectic: Contents, de/by Eugen Macko

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides
My Writings
| Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 1 February 2004

Site ©1999-2004 Ralph Dumain