Cogito Ergo Sum

René Descartes


Mi ne scias, ĉu mi devas komuniki al vi la unuajn meditojn, kiujn mi faris (dum mia soleco), ĉar ili estas tiel metafizikaj kaj neordinaraj, ke eble ili ne al ĉiuj homoj plaĉos. Tamen, por ke oni povu juĝi, ĉu la bazo de mia pensado estas sufiĉe firma, mi iel sentas min devigata priparoli ilin.

Mi jam delonge rimarkis, ke, kiam temas pri kutimoj, oni kelkfoje devas agi laŭ opinioj, kvazaŭ ili estus nedubeblaj, kvankam oni scias, ke ili estas tre necertaj, kiel mi jam antaŭe diris. Tamen, ĉar mi deziris atenti sole la serĉadon de la vero, mi opiniis, ke mi devas fari tute male, kaj rifuzi, kiel tute malveran, ĉion pri kio mi povas havi eĉ la plej etan dubon, por eltrovi ĉu finfine, inter tio, kion mi kredas, restos io tute nedubebla. Do, ĉar la sensoj kelkfoje trompas nin, mi volis supozi, ke nenio estas tiel, kiel ili igas nin imagi ĝin. Krome, ĉar homoj kelkfoje eraras dum sia rezonado, eĉ pri la plej simplaj geometriaj problemoj, kaj faras mallogikaĵojn, kaj ĉar mi konkludis, ke mi estas erarema same kiel aliaj homoj, mi rifuzis kiel malverajn ĉiujn argumentojn, kiujn ĝis tiam mi akceptis kiel pruvojn. Finfine, ĉar mi pripensis, ke la samaj pensoj, kiujn ni pensas maldormante, povas veni en la menson ankaŭ dum la dormo, kvankam tiam eĉ ne unu el ili estas vera, mi decidis ŝajnigi al mi ke ĉio, kio iam venis en mian menson, ne estas pli vera ol la iluzioj de miaj sonĝoj. Sed tuj mi rimarkis, ke, dum mi tiel volis pensi, ke ĉio estas malvera, estas nepre necese, ke mi, kiu pensas tion, estas io. Do mi konkludis ke tiu vero: mi pensas, sekve mi ekzistas estas tiel certa kaj evidenta, ke eĉ la plej ekstravagancaj argumentoj de skeptikuloj ne povus renversi ĝin, kaj mi decidis, ke mi povas sen iu skrupulo akcepti ĝin kiel bazan principon de la filozofio, kiun mi serĉis.

Sekve, mi atente ekzamenis kio mi estas, kaj mi rimarkis, ke mi povas ŝajnigi al mi, ke mi ne havas iun korpon, aŭ ke ne ekzistas iu mondo, aŭ iu ajn loko en kiu mi estas, sed malgraŭ tio mi ne povas ŝajnigi al mi, ke mi tute ne ekzistas, sed, male, mi povas pridubi la veron de ĉio alia, kaj ke el tiuj faktoj sekvas evidente kaj tre certe, ke mi estas. Aliflanke, se mi nur ĉesigus la pensadon, eĉ se ĉio alia, kion mi iam imagis, estus vera, mi ne havus iun kialon por kredi, ke mi estas. Pro tio mi konkludis, ke mi estas substanco, kies esenco aŭ naturo estas nur la pensado, kaj kiu, por esti, ne bezonas iun lokon kaj ne dependas de iu materia objekto. Do "mi", tio signifas: la animo per kiu mi estas tio kio mi estas, estas tute aparta de la korpo; ĝi estas eĉ pli facile konebla ol la korpo kaj estus ĉio kio ĝi estas, eĉ se ne estus korpo.

Poste mi pripensis kion, ĝenerale, bezonas iu propozicio por esti vera kaj certa. Mi ja ĵus trovis propozicion, pri kio mi sciis, ke ĝi estas certa, kaj mi ankaŭ intencis eltrovi, el kio konsistas tiu certeco. Mi jam rimarkis, ke en la vortoj: mi pensas, sekve mi estas, estas nenio, kio donas certecon, krom la fakto ke mi klare vidas, ke, por pensi, oni devas esti. Do mi konkludis, ke mi povas akcepti kiel ĝeneralan regulon, ke ĉio, kion ni povas koncepti tre klare kaj tre distinge, estas tute vera, sed ke kelkfoje estas malfacile decidi, kiujn aferojn ni konceptas distinge.

Poste, pripensante la fakton ke mi dubas, kaj ke pro tio mi ne estas tute perfekta, ĉar mi klare vidis, ke scii estas pli granda perfekto ol dubi, mi decidis elserĉi kiamaniere mi lernis pensi pri io pli perfekta ol mi mem. Evidentiĝis al mi, ke mi nepre lernis tion de iu naturo pli perfekta ol mi. Rilate al miaj pensoj pri multaj aliaj objektoj ekster mi, ekzemple la ĉielo, la tero, la lumo, la varmo kaj mil aliaj, ne tiel ĝenis min la problemo pri ilia deveno. Mi ja ne trovis ion en ili, pro kio ili ŝajnis superi min mem, do mi povis kredi ke ili, se veraj, dependas de mia naturo laŭ la mezuro de ĝia perfekto kaj, se malveraj, ili venas al mi el la Nenio, alivorte, ili estas en mi pro mia malperfekteco. Sed tion oni ne povas diri pri la ideo de iu estaĵo pli perfekta ol mi; evidente ĝi absolute ne povas veni al mi el la Nenio. La ideo, ke io plej perfekta rezultas el kaj dependas de io malpli perfekta, estas same neakceptebla kiel la ideo, ke ĝi venas el nenio, do mi ne povus havi ĝin el mi mem.

Mi devis konkludi, ke meti ĝin en min povus nur iu naturo vere pli perfekta ol mia, iu kiu enhavas eĉ ĉiujn perfektecojn, pri kiuj mi povus havi ian ideon, kio signifas en unu vorto, kiu estas Dio. Mi aldonis al tio, ke mi ne estas la sola estaĵo, kiu ekzistas (kun via permeso mi libere uzos la terminojn de la Skolo), ĉar mi scias pri kelkaj perfektecoj, kiujn mi tute ne havas. Do, nepre devas ekzisti iu estaĵo pli perfekta, de kiu mi dependas kaj de kiu mi ricevis ĉion, kion mi havas. Ĉar se mi estus sola, sendependa de ĉiu alia, tiel ke el mi mem mi ricevis la malmulton da perfekteco, kiun mi havas, pro la sama kialo mi havus el mi mem ĉiujn kromajn perfektecojn, kiuj tamen laŭ mia scio mankas al mi. Tiuokaze mi mem estus senlima, eterna, senŝanĝa, ĉioscia, ĉiopova; mallonge, mi havus ĉiujn perfektecojn, kiujn mi povas trovi en Dio.

Tiuj argumentoj montras ke, por koni la naturon de Dio, almenaŭ laŭ mezuro de mia kapablo, mi bezonas nur konsideri ĉiujn ecojn, kies ideoj estas en mia menso, kaj demandi, ĉu havi ilin signifas iun perfektecon aŭ ne. Mi ja estis certa, ke nenio, en kio estas ia malperfekteco, povas ekzisti en Dio, sed, male, ke ĉiu perfekteco ekzistas en Li. Do mi vidis, ke dubo, nekonstanteco, malĝojo kaj similaj ecoj ne povas esti en Dio, ĉar mi volonte forigus ilin el mi mem, se mi povus.

Krome, mi havis ideojn pri multaj senseblaj kaj korpaj objektoj; kvankam mi povis supozi, ke mi sonĝas, kaj ke tio, kion mi vidas aŭ imagas, ne estas vera, mi tamen ne povis nei, ke tiuj ideoj vere estas en mia menso. Mi jam trovis en mi mem, ke la intelekta naturo ne estas la sama kiel la korpa naturo kaj, konsiderante ke io kunmetita nepre dependas de io alia, kaj ke dependeco evidente signifas malperfektecon, mi konkludis ke estus malperfekteco, se Dio estus kunmetita el du naturoj, do Li ne estas tia. Do, se ekzistas en la mondo kelkaj korpoj, aŭ kelkaj intelektoj, aŭ aliaj naturoj, kiuj ne estas tute perfektaj, ili dependas de Lia potenco, tiel ke ili eĉ ne unu momenton povus ekzisti sen Li. (. . .)


FONTO: Descartes, René. El la Kvara Parto de Discours de la Méthode [Diskurso pri la Metodo], traduko de Albert Goodheir, revizio de Roger Bernard, en ekskluzivo por Literatura Foiro, n-ro 51, oktobro 1978, p. 8-9. Franclingva Traduka Konkurso, 1978, unua premio.


Antaŭparolo de Eugène de Zilah
al Diskurso pri la Metodo de Kartezio (René Descartes)

Letero de Kartezio pri Lingvo Internacia (20 nov 1629)
trad. Eugène de Zilah

Doubt & Skepticism: A Directed Minimal Bibliography & Web Guide:
en Esperanto

Descartes & Marxism: Selected Bibliography

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 March 2014

Site ©1999-2021 Ralph Dumain