miraklo

    de Jorge Camacho

miraklo, ke vi skribis. jes, miraklo,
ke trafas viaj vortoj min en solo
de nordo kaj de vintro. sed mirakloj,

vi sciis kaj mi scias, venas solaj
malofte aŭ neniam kaj ĉi tempo
gravedas ilin. oni povas sole

nur miri kaj admiri kaj samtempe
deziri, ke senskue ni plu vivu.
sed mi respondu nun, kiam mi tempas

marodi el kviet’ de mia vivo
manplenon da minutoj. vi mesaĝas,
ke ia di’ ekzistas kaj ke vivas

ankoraŭ lia fil’; ke, se l’ mesaĝon
mi volas kontraŭdiri, mi tuj skribu;
ke tamen mi ne pravas. ĉi-mesaĝe

vi provas min inciti. vi eĉ skribas,
ke vin plenigas iom-post-iome
sankta spirit’, kiel en sanktaj skriboj.

ĉu via di’ ekzistas? mi neniom
trasentas lin en mia ĉiutago.
ĉu eble li jam mortis? kiam? kiom

da homoj lin funebras festotage
sen sci’ pri lia morto? jes, li mortis,
kaj lia kredo staras ĝis la tago

lasta. samkiel brontosaŭron mortan
esploras multetuberul’, idole
ĝia skeleto, katedral’ de morto,

impresas kaj imponas idolanojn.
ne min. ne plu. aperas al la vido
intu’: identas dioj kaj idoloj

de sektoj, eklezioj kaj klarvidaj
doktrinoj religiaj. mankas karno
kaj sango, viv’ kaj viglo. nevideblen

ili forputris. altas nun senkarna
ostaro kaj dogmar’, pro kiuj oni
onin atakis, murdas kaj diskarnos.

sed min ne konsideru oniulo
beata kaj bigota kaj zelota:
nescio blinda gvidas la oniojn,

instigas ilin pie zelotismi
kaj ame sangobapti la adeptojn
de alinoma di’, la fizelotojn.

cetere, kiun dion vi adeptas?
ĉu tiun de islamo? ĉu kristanan?
ĉu dion propran? ĉu vi maladepte

adoptas ne la dion de stepanoj,
viaj prauloj, sed kreaĵon fremdan?
nu, tiu kredo, kiun mi mem anas,

fontas el mia viv’. neniam fremde
agitis ĝi en mi. ĝi simple hejmis
sen trudo kaj doloro, kvankam fremdon

de infanaĝa miseduko hejma
necesis ekskrementi for de mi.
mi sentas min en pura, milda hejmo.

eble ekzistas dioj. ne en mia,
sed en alia mondo, lama, orfa,
kies utero abortigus min.

la fil’ de via di’, naiva orfo,
mumias en vitrin’ de viraj, inaj
kaj virgaj cerboj, kiuj spriton orfas.

per ŝima sem’ li fekundigis inojn
kaj virojn milmilope, ĝis pleniĝis
la ter’ de liaj idoj kaj idinoj.

nun ili ĉie plagas. se vi plene
solviĝos en la gregon, en la svarmon,
konsciu, ke vi nestos en malpleno,

kies profundon maskas la svarmuloj
per preĝoj kaj balbutoj. kiam duboj
sieĝas vin de ĉiuj flankoj, svarme,

vi turnas vin al dioj kaj vi dubas
pri vi, rezignacie. dank al dio!
verŝajne dio benos vin, sendube.

fermentas en diabloj io dia;
embuskas dio jen, en idiotoj;
sed vi ignoras, kvazaŭ mem diino,

la trompon, kaj min nomas idioto
malprava, kiu rajtas nur respondi
al via anatem’. se idiote

kolero gvidus tiun ĉi respondon,
aŭ ne koler’, sed komplezemo ama,
vi mokus min dealte, respondante:

“ne gravas; vi ne pravas.” ne pro amo
mi versas, nek pro juko, sed pro devo
klarigi, kial diojn mi malamas:

mi agas senenvie, konscie mortideva,
matena efemera rosa guto,
al vana sindefendo devigita.

kaj punkto. el ĉielo ja ne gutas
mielo. fermu ĝin! ne argumentu
provante konvinkadi min pogute.

rezervu la venenajn argumentojn
por dup’ alia, kiun libroj, homoj
tedas aŭ naŭzas, ĉar argumentistoj

ne min rekaptos. en abundo homa
mi restos ateisto kaj pagano
vivanta sian vivon plene home

sen dia kurator’. kun si. anakronisme.


© 1993, 2004, 2011 Jorge Camacho. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Republikigite kun permeso de la aŭtoro.


FONTO: Camacho, Jorge [Georgo Kamaĉo, ne plu uzata esperantigo]. “miraklo”, en Ibere Libere, de Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández (Vieno: Pro Esperanto, 1993), p. 66-70. Aperis ankaŭ en poemaro de Camacho, Celakantoj (Rotterdam: Eldonejo Bero, 2004).


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Alireteje / Offsite:

Jorge Camacho @ Ĝirafo

Ibera skolo - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 March 2011

Site ©1999-2011 Ralph Dumain