Jorge Luis Borges

el la hispana: Giulio Cappa

DU POEMOJ PRI BLINDECO



Poemo de la donacoj

Neniu trovu plendon aŭ ve-zumon
en la jena deklaro pri la dia
majstreco, kiu per far’ ironia
samtempe donis librojn kaj mallumon.

Ĉi tiun librourbon Li koncedis
al okuloj sen vid’, en daŭra veko,
legantaj nur en sonĝbiblioteko
la sensencajn liniojn, kiujn cedis

tagiĝo al korprem’. La tago vane
prodigas librojn taŭgajn por rebusoj,
nealireblajn kiel papirusoj
brulintaj en Aleksandrio flame.

Jen enciklopedioj, Oriento
kaj Okcidento, jaroj, dinastioj,
simboloj, kosmoj kaj kosmogonioj
paradas antaŭ mia impotento.

Pro malsat’ kaj soif’ (rakonto greka)
mortas reĝ’ inter fontoj kaj ĝardenoj;
sen celo daŭras miaj vag-promenoj
tra la blinda profund’ biblioteka.

Lante laŭ kava ombro sendirekta
per hezita bastono mi tamburas,
mi, kiu longe jam antaŭfiguras
Paradizon bibliotekaspekta.

Alio ol hazardo-ekvilibroj
regadas super tiuj ĉi aferoj;
aliu jam aliam en vesperoj
nubaj ricevis ombron kun la libroj.

Vagante laŭ la lantaj galerioj,
mi svage sentas kun horor’ instinkta,
ke mi estas l’ alia, jam vaginta
laŭ sama ir’ per samaj paŝ-serioj.

El la du, kiu verkas ĉi-poemon
de mi’ plurala kaj de sola ombro?
Ĉu gravas mia nomo, mia nombro,
se mi suferas saman anatemon?

Groussac Borges, spektas mi regreson
de l’ kara mondo, dum la lumo taga
estingiĝas en pala cindro svaga,
kiu similas sonĝon kaj forgeson.

(en El Hacedor, Buenos Aires, 1960)


NOTO:

En 1955 Borges estis nomumita direktoro de la Nacia Biblioteko de Bonaero. Li jam estis preskaŭ tute blinda. Tiu sama biblioteko jam havis blindajn verkistojn kiel direktorojn: José Marmol (1817-1871) kaj Paul Groussac (1848-1929), kies prozon Borges tre admiras. En la lasta parto de la poemo, Borges identigas sin kun Groussac.

La greka rakonto en la kvina strofo estas tiu pri Tantalo.



Laŭdo de ombro

Maljuneco (tiun nomon la aliaj al ĝi donas)
povas esti la tempo de nia feliĉo.
La besto jam formortis aŭ preskaŭe.
Restas la homo kun l’ animo,
Mi vivas inter lumaj svagaj formoj,
kiuj ankoraŭ ne estas tenebro.
Bonaero,
antaŭe diskvartalen sin ŝirinta
ĝis la senĉesa ebenaĵo,
reiĝis nun la Recoleta, el Retiro,
la nebulaj stratoj de l’ Once
kaj la kadukaj oldaj domoj
plue nomataj el Sur.
Ĉiam en mia vivo aferoj estis troaj;
Demokrito deŝiris al si la okulojn por pensi;
la tempo estis mia Demokrito.
Ĉi tiu ombro lantas sendolore;
ĝi fluas laŭ milda deklivo
kaj iel ĝi similas eternecon.
Miaj amikoj ne havas vizaĝon,
virinoj restis samaj kiel antaŭ pluraj jaroj,
stratanguloj eble ŝanĝiĝis,
literoj mankas en la paĝoj de la libroj.
Ĉio ĉi devus eble min timigi,
ĝi male estas dolĉo kaj reveno.
El la generacioj da tekstoj kiuj estas sur la tero,
mi estos leginta nur kelkajn,
kiujn mi legas plue en memoro,
legas kaj transformadas.
De Sudo, Eosto, Uesto kaj Nordo
konverĝas la vojiroj kiuj celis
mian sekretan centron.
Tiuj vojoj estis reeĥoj kaj paŝoj,
virinoj, viroi, agonioj, resurektoj,
tagoj kaj noktoj,
duonsonĝoj kaj sonĝoj,
ĉiu eta tempero hieraŭa
kaj de l’ hieraŭoj de l’ mondo,
la glavo firma de l’ dano kaj la luno de l’ perso,
la agoj de l’ mortintoj,
reciprokita amo, la vortoj,
Emerson, neĝo kaj pluraj aferoj.
Nun mi povas forgesi ilin. Mian centron
mi atingas, mian algebron kaj ŝlosilon,
mian spegulon.
Baldaŭ mi scios pri mi.

(en Elogio de la sombra, Buenos Aires, 1969).


NOTO:

“La ombro en la titolo signifas kaj blindecon kaj morton”. Borges, An Autobiographical Essay, en The New Yorker de 19/9/1970.

La Recoleta, et Retire, el Once, et Sur estas ĝardenoj, stratoj, kvartaloj en Bonaero.

Demokrito (460-370 a. K.): greka filozofo.

“L’ dano” povus est Beowulf,  “l’ perso” povus esti Omar Kayyam.

Ralph Waldo Emerson (1803-1882): usona verkisto kaj filozofo.



FONTO: Borges, Jorge Luis. Du poemoj pri blindeco: “Poemo pri la donacoj” & “Laŭdo de ombro”; trad. Giulio Cappa, Fonto, n-ro 14, novembro 1981, p. 36, 37-38.


Jorge Luis Borges en Esperanto

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]

Jorge Luis Borges - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 October 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain