Jorge Luis Borges

   Deksep hajkoj

      trad. István Ertl

1

Ion rakontis
al mi vesper’ kaj monto.
Mi jam ĝin perdis.

2

La vasta nokto
ne estas nun alio
ol aromaĵo.

3

Ĉu jes aŭ ne
ekzistas mia sonĝ’
aŭrore eksa?

4

Mutas la kordoj.
Jam la muziko sciis
kion mi sentas

5

Nun ne ĝojigas
ĝardenaj migdalarboj.
Vin re-elvokas.

6

Obskure iras
libroj, bildoj, ŝlosiloj
laŭ mia sorto.

7

De tiu tago
la pecojn mi ne movis
sur ŝaktabulo.

8

En la dezerto
okazas la aŭroro.
Iu ja scias.

9

Senfara glavo
revas pri siaj luktoj.
Mi pri alio.

10

La homo mortis.
La barb’ tion ne scias.
Kreskas la ungoj.

11

Jenas la mano
kiu tuŝadis iam
vian hararon.

12

Sub la alero
ne bildas la spegulo
pli ol la lunon.

13

Sub la lunlumo
la longiĝanta ombro
estas nur unu.

14

Ĉu imperio,
la formortanta lumo,
aŭ lampireto?

15

La nova luno.
Ĝin ankaŭ ŝi rigardas
el pord’ alia.

16

Lontana trilo.
La najtingal’ ne scias:
ĝi vin konsolas.

17

La olda mano
skribadas plue versojn
por forgesiĝo.


Noto: En la n-ro 67 (jul/sept. 1993) de LKK jam aperis esperantigo de dek naŭ hajkoj de Borges, fare de Aldo de ’Giorgi kaj Carlos A. Castrillon. Nun mi emas rivale proponi mian tradukon (Mi dankas pro la konsiloj de Franĉjo Veuthey.). Cetere, en mia Borges-eldono (Tutte le opere, Milano. Mondadori, 1985; dulingva) troviĝis (vol. 2, p. 1248) hajkaro nur kun dek sep, ne dek naŭ, hajkoj, ĝuste sub la titolo Dek sep hajkoj.



FONTO: Borges, Jorge Luis. Deksep hajkoj, tradukis István Ertl, La Kancerkliniko, n-ro 72, oktobro-decembro 1994, p. 14.


Hajkaro, de Jorge Luis Borges,
reverkis Aldo de’Giorgi el tradukoj de Carlos A. Castrillon

Hajkoj kaj Tankaoj de Jorge Luis Borges,
tradukis Carlos A. Castrillón

Du plus unu libroj, kiujn vi neniam legos
de István Ertl

Mia avo inter esperantoj
de Ferenc Temesi, tradukis István Ertl

Jorge Luis Borges en Esperanto

Verkoj de & pri Ralph Dumain en La Kancerkliniko
(& aliaj verkoj ĉi-reteje)

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]

Jorge Luis Borges - Vikipedio

Hajko - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 June 2014

Site ©1999-2018 Ralph Dumain