La interna dinamiko de la arto
en la Poetiko de Aristotelo

ARTIKOLO de Ignat Florian Bociort, Berlino


La plej malnovaj observoj pri la dinamiko de la arta fenomeno renkontiĝas ĉe Aristotelo en lia Poetiko. La granda antikva filozofo ne traktas rekte la problemon, se la poezio aŭ la tragedio progresas aŭ ne. La estetika progreso kiel teoria problemo apartenas al la moderna epoko. Tamen, la Poetiko estas principe konceptita sur la ideo de neegala funkcikapablo de la antikva dramo kaj lirikaj poemoj, sur ties diversgrada performanco en la realigo de funkcioj al ili propraj.

Kompreneble, ĉiu spektanto povas konstati, ke rilate al atingoj de la specifaj celoj, la teatraĵoj ne egalas, ilia valoro diferencas kaj por la samtempuloj, do sur la horizontala, sinkronia, plana, kaj por la posteuloj, la teorio de la estetika progreso interesiĝas pri la demando, ĉu la aŭtoroj de sinsekvaj generacioj utiligas la saman internan modelon de la arto au tiu modelo evoluas supren kaj tiel la talentitaj verkistoj de la postaj epokoj havas je dispono iom pli maturan, pli funcikapablan internam modelon sur kiu ili laboras. ĉefverko naskiĝas tiam, kiam talentita aŭ eble genia verkisto kreas surbaze de plej evoluinta modelo de la koncerna epoko kaj samtempe en valida direkto (tendenco). Tial, la problemoj pri la estetika progreso estas ĉiam koneksaj al tiuj de la valoro en la arto. ĝuste tiun konekson oni povas vidi jam en la unuaj propozicioj, per kiuj komencas la Poetiko : "Mi intencas paroli pri la poezio en si mem kaj pri ĝiaj tipoj: pri la efiko de ĉiu tipo; pri la maniero, en kiu la arta materio devas esti strukturita, por ke la tuto estu bela; pri la komponantoj de la verko kaj pri ilia nombro, kaj same pri ĉio kio rilatas al tia esploro" (Poetiko, I, 1447, 10) skribas la filosofo el Staĝiro. Li interesiĝas do pri la strukturo kaj funkcikapablo de la artverko supere funkcianta pri ĝia valoro kompare kun la aliaj verkoj. Tial, la poetiko de Aristotelo prezentas por la ideo de la estetika progreso esencajn argumentojn. Samtempe, lia perspektivo, lia koncepto esplori la artajn strukturojn (kaj ne la vivojn de la autoroj) entenas ege fruktodonajn metodologiajn sugestojn por la nuntempa estetika praksiologio.

La ĉefa merito de Aristotelo, lia scienca sinteno, ekzemplodona, malofte praktikata en la moderna epoko, ekscepte kaj tie nur parte, la strukturistoj estas tio ke li ne faras abstraktan spekuladon pri la arto ĝenerale; ili analizas konkretan verkon, kiun ili dispartigas en komponentojn kaj poste studas la funkcikapablon de la tuta sistemo, nome, per studado de la optimaj kondiĉoj sub kiuj funkcias la komponentoj kaj iliaj rilatoj kadre de la tuto. Tiel la granda filozofo metis la bazon de racia studado de la arto, de ties valoro kaj evoluo; fakte ne nur de valoro kaj dinamiko de la arto de ĉiuj evoluintaj sistemoj de la homa agado, ĉar tie klariĝas per la fakto ke la homo, kiel sistemo de alta memorigado kreas sistemojn orientitajn al certaj celoj.

Alia tendenco en la analizo de la arta fenomeno estas renkontebla jam ĉe Seneca: en ties Leteroj al Luciliu, li metas sur la ĉefan planon de la analizo ne la verkon mem, sed la individuecon de ĝia aŭtoro, la forton de la talento de verkisto kaj rigardas la estetikan valoron pli-malpli sendepende de ĝia efiko sur la publiko. Tiu ĉi dua orientiĝo neglektas aŭ ignoras la modelon de homa agado, ignoras la ekziston de invariantoj en la arto, malakceptas principojn kaj metodojn en la kreado, neglektas aŭ neas la ascendan evoluon; tiaj konceptoj montras la malperfektecon de la spekulativaj vojoj, kiuj havas neeviteblajn agnostikajn sekvojn en la praktika plano.

Aristotelo ne malatentas la talentojn de la aŭtoroj; male li substrekas tion tre konvinke, sen spekulacii, ĉirkaŭ la kapablo de verkistoj ĝenerale krei "estetikan valoron"; li demonstracias la kapablon de iuj verkistoj, komence de Homeros, doni superajn aŭ optimajn, kelkfoje erarajn solvojn de la problemoj specifaj al la tuta artsistemo. Li rimarkas la sistemhierarkion ekzistantan en la sfero de poezio aŭ dramo kaj studas la taŭgecon de la solvoj donitaj de verkistoj al ĉiu hierarkia nivelo; personoj, kompozicio, subjekto, lingvo, ktp.

Li taksas la solvojn, hierarkias ilin el perspektivo de la funkcioj realigendaj per ĉiu strukturnivelo kaj per la tuta verko (do per la supersistemo).

Ĉar la arto, laŭ Aristotelo, estas mímesis (imitado) ĝi havas reflektigan karakteron; tio signifas ke parte la disvolviĝo de la arto povas esti konsekvenco de la disvolviĝo de la realo mem. Tamen ne tiu estas la esenca aspekto de nia problemo. ĉar se oni parolas ekzemple pri la evoluo de la lingvistiko, tio ne koncernas la evoluon de la lingvo, sed la evoluon de la scienco studanta la lingvon. Do la evoluo de la realo kaj evoluo de ties reflektigo en la arto estas du diversaj aspectoj. Ni parolas pri la arta progreso ne en tiu senco, ke la arto spegulas la progresintan socion, ekzemple ekonomie aŭ industrie, en tiu kazo oni ne plu parolus pri la arta progreso, sed pri la speguligo en la artan de la ekonomia progreso. Kiu parolas pri la progreso de iu homa agado, tiu parolas fakte (aŭ devas paroli) pri la evoluo de la konceptoj, de la instrumentoj, pri la perfektigo de la metodoj aplikeblaj en la koncerna agado.

La Poetiko de Aristotelo estas konceptita kiel disvolviĝo (parta, laŭŝtupa, neegala kaj ne samtempa) disvolviĝo de la komponentoj. Tiu disvolviĝo okazas kompreneble dank'al generacioj de talentaj aŭtoroj, kiuj daŭre celas fari "pli bone" tion, kion faris la antaŭuloj.

Mem la nasko de la poezio, skribas Aristotelo, estis tia procezo: "La unuaj poetoj denaske talentitaj por tia agado pli perfektigis iom post iom siajn improvizaĵojn kaj tiel ili kreis la poezion" (Poetiko, IV, 1448 b, 20).

La disvolviĝo de abstrakta modelo de la dramatika poezio, kiel alpaŝo de simplo al komplekso, de la malsupero al supero, de la homogeno al heterogeno estas ĉenoj de sukceso, kies origino Aristotelo mencias zorge, samkiel pli poste la sciencistoj menciis la aŭtorojn de diversaj malkovroj aŭ inventoj. Aristotelo do mencias la nomojn de tiuj, kiuj progresigis la artan modelon, kaj bedaŭras ke "la evoluo de la komedio ne estis dekomence registrita kaj nun oni forgesis ĝin" (Poetiko, V, 1459 b).

Do ĉiu civito fieras pri la faktoj, kiujn unu aŭ alia kreis en la artaj specoj aŭ ĝenroj: la dorianoj pretendas esti kreantoj de la tragedio kaj komedio, sed ankaŭ loĝantoj de Megara fieras pri la kreado de Komedio; pri la tragedio fieras ankaŭ iuj dorianoj el Peloponezo (Poetiko, III, 1448 a, 30).

"El la atenanoj, la unua kiu forlasis la jambamparoltakton kaj komencis pritrakti temojn ĝeneralajn kaj formi subjektojn estis Krates" (Poetiko, V, 1449, b 5).

Homeros estis la "unua kiu ekvidetis la estontan aspekton de la komedio (Poetiko, IV, 1448 b, 35).

Tipa ekzemplo pri la maniero en kiu Aristotelo vidas la evoluon de la greka tragedio troveblas en la kvara ĉapitro de la Poetiko: "Tiu kiu per la unua fojo pligrandigis la nombron de la aktoroj de unu al du, reduktis la parton de la koruso kaj donis al la dialogo la ĉefan rolon estis Eskilo, Sofoklo prigrandigis al tri la nombron de la aktoroj" (Poetiko, IV, 1449. A 15-25)..

La evoluo de la partoj rilate la nombron de elementoj, la kompleksecon kaj ornamoj okazis samŝtupe ĉar la malkovro kaj plifortigo da la verkaj komponentoj ne estis same facilaj. La komencantoj, diras Aristotelo, alvenas pli facile al sukcesa esprimo ol la feliĉa (sukcesa) interligo de okazintaĵoj, kio estas "mallerteco kvazaŭ ĝenerala al la malnovaj aŭtoroj".

Substrekinde estas la fakto ke, en la koncepto de Aristotelo, la evoluo de artaj komponentoj ne okazas anarkie; male ili subordiĝas al la celo de la supersistemo; la fakto ĉu la celo estis aŭ ne estis atingita konstatas ne la verkisto mem, ne la kritikisto, sed la publiko, kiu en la testa instanco rolas kiel regulanto de la sistemo kaj influas per aliaj aproboj aŭ malaprobaj reakcioj la estontan konduton de la sistemo, kiu povas esti verkisto, aŭ la tuta socio.

Ĉe Aristotelo la publiko kontribuas do al la pligranda funkcia kapacito de la sistema strukturo, per korekto aŭ kompletigo de la koncepto kaj metodo de la aŭtoro, respektive de la epoko. Post kiam aperis la komedio kaj la tragedio, rigardataj kiel superaj modeloj kompare kun la satiraj versoj kaj kun la epopeo, la poetoj kiuj per sia naturo emas al unua au alia direkto, komencis skribi "komediojn anstataŭ jambajn versojn, aliajn tragediojn anstataŭ epopeojn, ĉar la novaj produktaĵoj estis pli ampleksaj kaj pli ŝatataj far la publiko ol la antaŭaj artaĵoj" (Poetiko, IV, 1449, a, 5).

Kompreneble, la publiko postulas de poetoj pli perfektigi la modelon, se jam diversaj flankoj de la modelo ricevis pli bonajn solvojn. Aristotelo trovas ĝusta tiun postulon kiun la socio praktikas ĉiam, postulante la eblajn superaĵojn. Post kiam Aristotelo montras kelkajn bonajn solvojn rilate la konstruon de la tragediaj subjektoj, li eldonas, la devo de tiu kiu skribas estas klopodi realigi ĉiujn elementojn, aŭ se li tion ne sukcesas, devas realigi almenaŭ la plej multajn kaj la plej gravajn, ĉar la publiko pretendas ke la novaj verkoj superu la malnovajn, nome pro tio, ĉar troviĝas elstaraj verkistoj (en unu au alia ĝenro) do oni postulas ke la sekvantaj aŭtoroj superu tion, kiun ĉiu antaŭulo havis plej bonan.

Tio estas fakte modelo de progreso de ĉiu memreguliga memlernanta sistemo. Do la konkreta, proksime de la reala, pritrakto de granda antikva filozofo estis progresivema kaj ni devas esti surprizitaj ke René Wellek, esploristo bone informita rilate la literaturan kritikon de diversaj epokoj, ne rimarkis tiun ĉi ege validan koncepton de Aristotelo.

La klarigo de tiu manko ĉe Wellek konsistas en tio ke li ne perceptas la ideon de abstrakta modelo de la literatura verko en la koncepto de Aristotelo, kaj tio klariĝas plue per tio ke Wellek mem ne alvenis al tiu atingaĵo de la moderna modelteorio.

La renomaj verkoj: Konceptoj de la literatura kritiko kaj la Literatura Teorio [Theory of Literature] (ĉi lasta skribita en kunlaboro kun Austin Warren) prezentas la teorian problemaron de la literatura estetiko laŭ tradicia, pli bone dirite, modern-tradicia perspectivo. Tial la aŭtoro restas sur nedecida pozicio rilate la demandon ĉu en la Poetiko de Aristotelo la estetika progreso ricevis jesan aŭ nean respondon.

Wellek citas fragmenton al la poetiko, kie estas priskribita la situacio de la greka tragedio post la klasika periodo: "ĉe la komenco la tragedio aperis kiel improvizaĵo sed poste, diras Aristotelo, ĝi perfektiĝis iom post iom, per la perfektigo de ĉiu nova elemento entenata en ĝi kaj tio okazis ĝis kiom post pluraj transformoj, ĉiu elemento trovis propran strukturon kaj poste ĉesis transformiĝi (Poetiko, IV, 1449, a 15).

Tiu fragmento konfuzis la menciitan literaturkritikiston; li demandis sin ĉu laŭ Aristotelo, en tiu fragmento jesis aŭ neis la estetikan progreson. Fakte temas ĉi tie pri unu el la plej trapenetraj rimarkoj de la granda filozofo; tiu alia rimarko entenas neniun dubon rilate la eblecon de la estetika suprenevoluo.

La ideo ke la antikva tragedio perfektiĝis "iom-post-iom, paralele kun la disvolviĝo de ĉiu nova elemento interna, estas la ĝenerala vojo de la progreso de ĉiuj evoluantaj sistemoj, ĉu biologiaj, ĉu sociaj - la konstato de Aristotelo ke la tragedio ĉesis transformiĝi en certa momento tute ne kontraûas la ideon de la ascenda evoluo, laûŝtupa, de la subsistemoj; male tiu konstato de Aristotelo esprimas situacion karakterizan por ĉiu disvolviĝo de reala sistemo: ĝi ne okazas senfine, linie kaj konstante, sed per la alterno de fazoj pli-malpli vastaj de kontinueco kaj diskontinueco.

La disvolviĝo estas procezo sinadekvata funkcie, t.e. adekvado de sistemstrukturo al la celoj fiksitaj per la supersistemo. En la socio tiuj celoj estas principe intence ĉiam pli altaj, tial la evoluo celas plenumi ĉiam pli supere la celojn de la socio, senkonsidere de tio, ĉu la celoj de la socio estas aŭ ne estas la plej ĝustaj kadre de homaj idealoj.

Tiu ĉi procezo de adaptiĝo ne povas tamen transiri la limojn de tolereco, kiujn permesas la specifaj kondiĉoj de la sistemo konsiderata. Ĝi povas fari ŝtupajn akumulaĵojn, povas ricevi aŭ perdi certajn kvalitojn parte aŭ tute, sed la amplitudo de la varioj estas limigita.

Sen la ŝanĝoj, la variaĵo trapasas la limojn de tolereco, la sistemo iĝas io alia, aperas kvalita salto, kiu povas signifi novan ŝtupon en la evoluo de la sistemo aŭ ties detruo. La homa organismo, la planto aŭ kaldrono havas certajn parametrojn de funkciado, certajn konstantajn, specifajn por siaj strukturoj, ekzemple certan temperaturon: oni diru 36,6 gradoj (por homo, 10 gradoj) por planto kaj 150 gradojn por kaldrono.

Tiuj sistemoj havas certan tolerecon, se la temperaturo fluktuas: la homa organismo eltenas temperaturon iom pli malgrandan ol 36,6 kaj pli grandan, ĝis ĉirkaŭ 40 gradojn, sed trans tiuj limoj ĝi mortas, respektive la kaldrono al 200 gradoj eksplodas, la planto same aŭ mortas aŭ adaptiĝas.

Oni povas pensi ankaŭ pri la trafikiloj, kiuj ankaŭ evoluas en kadro de certaj limoj de specifa tolereco. La trafikiloj bazitaj sur la animala trakcio povis evolui, sed ne povis trapasi limojn determinitajn de tiu trakcia tipo. Tio tamen ne signifas ke nova evoluo de trafikiloj, bazitaj sur aliaj fortoj ne eblas.

Konklude la sistemoj povas evolui ĝis certa limo, kiam ili trovas propran ekvilibron kaj poste ĉesas disvolviĝi. La teorio pri arta progreso ne identas kun la falsa teorio pri progressus in infinitum. Tio estas la senco de la sistemteoria tezo rilate la evoluon de ĉia sistemo, limigita per la kondiĉoj de stabileco de la sistemo koncernata. Tiuj kondiĉoj kaj parametroj de koncerna sistemo, tenas ĝin kiel specifa organiza substanca, energia aŭ informacia. Do la fakto ke individuo evoluas nur ĝis certa limo ne povas nei la evoluon de la speco.

Do se la antikva klasika tragedio alvenis "post multaj transformoj" al sia naturo, tio ne signifas ke la tragedio entute ne plu povas evolui kaj principe oni ne devas konkludi la neeblecon de estetika progreso. La tragedio en sia nova fazo tiu de Sakespeare, troviĝas sur pli alta ŝtupo ol la antikva tragedio, almenaŭ per pli intensa agado, pli riĉa kaj vasta subjekto, per rezigno al la destino en la vivo de personoj — kaj tio akcentas la reala kaŭzeco de la arta strukturo, kiu proksimigas la arton al la realo kaj faras la mimesis-on pli adekvata: la nova etapo de la tragedio forlasis la lokan kaj la tempan unuecon de la antikva tragedio, kio ampleksigas kaj ĝeneraligas la artajn bildojn.

La temoj iĝis pli ampleksaj kaj pli variaj, la personoj iĝis pli riĉaj anime kaj je sociaj rilatoj, la dialogoj pli viglaj, la simboloj pli rafinaj, sen paroli pri tio, ke en la epoko de Sakespeare la tragedio lasis al la dramo unue la funkciojn, poste la lokon en la arto, ĉar la tragedio estis tro unuflanka kompare kun la riĉa vivosperto de la moderna homo kaj kompare kun la alta grado de lia abstrakta penso; fine la destino kiel vidmotivo de la malvenko de heroo en la antikva tragedio staras en kontraŭdiro kun la aktiva spirito de nova epoko kaj kun ties racieco.

Certe, la abstrakta modelo de la literaturo ĉe Aristotelo kaj ankaŭ liaj idealoj kaj estetikaj pensoj kaj kriterioj diferencas de la niaj. La komponentoj de la arta verko evoluis kaj diferenciĝis intertempe. Ekzemple, la drama strukturo rezignis pri koruso jam ĉe la latina aŭtoro Aecius ĉar tiu ĉi elemento, necesa iam por komenti aŭ akcenti antaŭ neevoluinta publiko la gravajn momentojn de la teatraĵoj, iĝis nenecesa pli poste.

Jam en la tempo de Aristotelo, kaj pli frue la koruso ne plu havis rilaton al la subjektoj, kaj ofte ĝi kantis nur plenigadpecojn, simplajn interludojn, kiuj laŭ opinio de Aristotelo povis nur bremsi la normalajn disvolviĝon de la subjekto—eraro ne malpli kondamninda, diras Aristotelo ol la transmeto el unu tragedio en alian izolitajn deklamaĵojn.

Post tiu rimarko de Aristotelo ŝajnus nur mirige ke li ne postulis la forlason de la koruso el al teatro sed tio klariĝas per la fakto ke la granda filozofo ne donis abstraktajn direktivojn, bazitajn sur propra gusto, sed li nur eksplikis estetike, logike kaj psikologie la pozitivajn kaj negativajn reagojn de la publiko dum la teatra spektaklo, do li analizas kaj komparas la artajn strukturojn en rilatoj aŭ depende de la sukceso, kiun ili havas antaŭ la publiko de tiu epoko; la publiko havis tiam tradicion en kiu la koruso ludis sian rolon kaj Aristotelo, pro tiu konsidero, ne forĵetas la koruson: li pensas nur pri ĝia plej bona rolo kaj konsideras pli bonan la solvon de Sofoklo ĉi-rilate kaj ne tiun de Eŭripido.

Same li proponis la konservadon de la verkista kutimo preni subjektojn el teruraj okazaĵoj pasintaj en iuj elstaraj familioj aŭ skribi legendajn subjektojn.

La unueco de tempo kaj loko ne plu estas en la abstrakta modelo, ĉiukaze ne en la deviga kanono, en la moderna teatro. La personoj ne plu devas havi kiel necesajn tributojn la dececon, konkordancon, la konsekvencon kaj eminentan karakteron, kiel en la Poetiko.

Pluraj el la priskriboj de Aristotelo havas hodiaŭ nur historian signifon. Male, la koncepto kaj la metodo de Aristotelo, kiuj kondukis lin al raciaj kompreno, studado kaj taksado de la literatura valoro kaj de la arta dinamiko, meritas nian tutan atenton en nia epoko, kiam la plurdisciplinaj rigardoj kaj principoj iĝis tre aktualaj.


FONTO: Bociort, Ignat Florian. "La interna dinamiko de la arto en la Poetiko de Aristotelo," Simpozio, n-ro 41, majo 2003, p. 6-?.

Noto: Mi reformatis la tekston kaj korektis evidentajn erarojn. — RD


Benedetto Croce inter la jesado kaj neado de la estetika progreso en la literaturo kaj arto
de Ignat Florian Bociort

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Simpozio @ eventoj.hu


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 July 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain