Ambaŭflanke

de Joni Mitchell

(Kanzono "Both Sides Now", el la angla)

Anĝelhara silkriver’
Glaciaĵkasteloj en l’ aer’
Kaj plumkanjona stratosfer’;
Jen nuboj en memor’.

Sed nun, nur kontraŭsuna bar’,
Al ĉiuj pluvoportantar’,
Jam brilus mi, ja sen kompar’
Se nuboj estis for.

Jes, ambaŭflanke vidis mi
Ŝanĝiĝojn de l’ situaci’;
Sin trudas, tamen, iluzi’
Kaj restas nuboj ekster sci’.

Lunluma, amuzeja tent’,
Danciga, eĉ vertiĝa sent’
Pro elfabela korkontent’;
Jen amo en memor’.

Sed nun, pajaco sur scenej’
Postlasu ridojn, ŝercu tre
Kaj tiam, kiam gravas plej,
Kaŝita restu kor’.

Jes, ambaŭflanke vidis mi
ŝanĝiĝojn de l’situaci’;
Sin trudas, tamen, iluzi’
Kaj restas amo ekster sci’.

Larmoj kaj fiera tim’
Pri diri, “Jes, mi amas vin.”
Revoj, streboj, cirkfascin’;
Jen vivo en memor’.

Sed nun kapskuas amikar’
Pro ŝanĝoj je la repertuar’;
Nu, perdi, gajni: jen la far’
De ĉies vivesplor’.

Jes, ambaŭflanke vidis mi
ŝanĝiĝojn de l’ situaci’;
Sin trudas, tamen, iluzi’
Kaj restas vivo ekster sci’.



Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Both Sides Now”by Joni Mitchell


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 September 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain