La Homoj

Mihály Vörösmarty

Silentu! ĉesu kanto-triloj!
Parolas nun la mond’!
Kaj glaciiĝas la flugiloj
De vent’ kaj pluva ond’:
Pluveg’ el nubo de doloro,
Venteg’ ĝemita de homkoro . . .
Spirit’ kaj vitro vanas sen prosper’;
Nenie esper’!

Fabelon aŭdu: patroj regis
Popolon laŭ la vol’.
Kaj — kiel tiuj patroj pekis —
Pereis la popol’.
Restintoj nun ekhurlis flame:
Leĝon! — la leĝo murdis same,
Falis bonul’, atencis fia fer’;
Nenie esper’!

Gloruloj venis, leĝon sternis
Potencpieda tret’.
Estis laboro! Fer’ ekstermis,
Fieris la homet’.
Kaj kiam la gloruloj pasis,
Hom’ homon mordis kaj frakasis.
La gloro? Fulm’ en nokto de mizer’,
Nenie esper’!

Sed daŭras pac’ kaj tre fekunda
Estas la homa best’,
Eble, ke estu pli abunda
Festeno por la pest’.
Avide al ĉiel' li strabas,
Ĉar, ho, la teron li ne havas,
Al li ja duras eĉ en tomb’ la ter’;
Nenie esper’!

Riĉas la ter’ kaj riĉon kreas
Eĉ pli la homa fort’,
Kaj tamen nur mizero veas
Kaj premas sklava sort’.
Ĉu nepras tio? Se ne nepras,
Kial ĉi damn’ eterne lepras?
Ĉu vir’ aŭ virt’ malmultas sur la ter’?
Nenie esper’!

Feder’ malpia vin kunligas,
Malico kaj spirit’,
Stulto-rabion vi instigas
Ribeli por milit’.
Ĉu mens’ au stulto, ĉu demono
Aŭ besto venkas: falas homo,
Ĉi kot’ freneza, di-vizaĝa er’';
Nenie esper’!

La homo al la ter’ doloras;
Post pac’ kaj sanga bat’
Sur lia frunto tie floras
La fratmalama fat’.
Kiam ni kredus: li jam lernas,
Pli granda kulpo en li ĝermas.
Drakdent-semad’ estas la hom-gener’;
Nenie esper’! Nenie esper’!



FONTO: Vörösmarty, Mihály. “La Homoj,” en Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche (Budapest: Literatura Mondo, 1933), p. 58-59.


Antaŭparolo de Mihály Vörösmarty

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Mihály Vörösmarty - Wikipedia, the free encyclopedia

Mihály Vörösmarty - Vikipedio

Vörösmarty Mihály (Babelmatrix)

Vörösmarty Mihály: Proklamo (Szózat Eszperantó nyelven)
de Mihály Vörösmarty, tradukis Kálmán Kalocsay

Szózat ("Proklamo", 1836) de Mihály Vörösmarty, tradukis Kálmán Kalocsay

Pensoj en la biblioteko de Mihály Vörösmarty, tradukis Kálmán Kalocsay

La maljuna cigano de Mihály Vörösmarty, tradukis Kálmán Kalocsay

Al la espero (kanto) de Mihály Vörösmarty, tradukis Kálmán Kalocsay


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 September 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain