Mole Mateniĝe

(por Donald Harrison, ĵazsaksofonisto*)

de Ralph Dumain

Pasie strebas arboj somere
super urbopintoj verdigante ĉielon
litkovrile sur pacaj spacoj
preter urbfrenez’, en
malvarmet-et-eto de l’vespero.

Kaj nun la molpurpuro tegas nin.
Jen solen’— jen malsolen’.
La raketoj de l’nigro lanĉiĝas
dum mi staras sur verando.

Paŝtu vin sur steloj
kaj trinku el la luno.
Sorbiĝu lante en la lanon de la nokto.

Kaj mole mateniĝe
kaŭru super roso
dum roserojn mankaresas vi.

Ajntempe, laŭnecese, rememoru,
mole . . . kiel mateniĝo,
mole kiel mateniĝo.

1988.05.07, 1989.12.25
redaktite & enretigite 2010.02.03


*  Mia titolo estas traduko de la titolo de fama kanzono “Softly As in a Morning Sunrise” (1928) de Sigmund Romberg & Oscar Hammerstein II. Oni povus kanti la frazon “Mole Mateniĝe” laŭ la ritmo kaj melodio de la unua verso de la kanzono, sed alie estas nenia simileco inter aŭ la ritmo de la kanzono aŭ la enhavo de mia poemo, unuflanke, kaj la muziko aŭ liriko de la kanzono aliflanke. Mi provis krei etoson laŭ mia sento de sola ĉi tiu verso. Eble mi parte sukcesis, sed la ritmo kaj strukturo tiom malglatas ke mi malkontentas. (2010.02.03) – RD


Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 3 February 2010

©2010 Ralph Dumain