de Ralph Dumain
Trovu tiun tonon
kiu ankaŭ estas homo.
Pulsoj kaj krioj pentras la nigron,
jen brue, jen delikate,
kiel
la violento kaj tener'
de
niaj urboj, de niaj noktoj,
kaj de la spir' de niaj animoj.
SOURCE (fonto): Dumain, Ralph. "Malfermu la Sonon (por Miles Davis, 1959)", La Kancerkliniko, n-ro 56, oktobro-decembro 1990, p. 9. Verkita en aŭgusto 1990.
El interreta polemiko pri Esperanto-beletro:
Mi neniam mem pretendis esti kapabla poeto: mi nur deziras malfermi eblaĵojn. . . . Ĉar ni ja ankorau restas homoj, ne robotoj (en Usono oni jam ne certas), kaj dum ni diskutas beletron, ĉu ne estas permesita de tempo al tempo sugesti ion ol plene ekspliki ion, kaj esperi ke legonto streĉos la menson por plenigi la truojn? Kiam iu menciis rokmuzikon, tiu starigis pensoĉenon en mia menso. Mi citis mian malnovan poemaĉon [vidu supre] por sugesti ion pri la temoj sub diskuto, inkluzive ke mi almetis la koncepton de ĵazo responde al la temo de rokmuziko. Kial? Nu, temas pri la kromsignifoj de iu sensibilo (sentemo), kiu sugestas sintenon, socian kuntekston, kulturan epokon, eblecon, por konsiderado. La titolo "Malfermu la Sonon" havas multajn signifojn, parte historispecifan, parte ĝeneralan. Historiespecife, la aludo temas pri tio, kion malfermis Miles Davis estektike en 1959, kiu kongruis kun ŝanĝiĝanta epoko. Ĝenerale, temas pri admono al esperantistoj pripensu kian magion ili enkondukus en la mondon esprimante sin el alia sinteno, kaj plurdimensie. Kaj mi enkondukis ion pri la esenco de ĵazo, kiu superas tion de rokmuziko. "Trovu tiun tonon kiu ankau estas homo." En Afriko, kiam tamburo konstruata estus perfekte finellaborinta, oni dirus ke spirito estas enirinta la tamburon, t.e. ke ĝi nun estas viva kaj enhavas homan personecon. Via individua voĉo ankau povus trovi tiun animecon, kia povus hanti la mondon. Tiajn kromsignifojn mi volis sugesti.
R. Dumain, 2 februaro 2001
OPEN UP THE SOUND
(for Miles Davis, 1959)
by Ralph Dumain
translated from the Esperanto original by Ralph Dumain
Find that tone
which is also a man.
Pulses and cries paint the night
here noisly, there delicately,
like
the violence and tenderness
of
our cities, of our nights,
and of the breath of our souls.
(Esperanto original written August 1990, translated into English 25 November 2003)
©1990, 2001, 2003 Ralph Dumain
Home Page | Site
Map | What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Images & Sounds | External
Links
CONTACT Ralph Dumain
|
|
| Sign Registry | View Registry |
Uploaded 24 November 2003
©2003 Ralph Dumain