Al Mauro Nervi

de Ralph Dumain

En viaj versoj sonoras io profunda;
Fortec’ aparta tuj frapas.
Ion kompleksan mi apenaŭ kaptas.
Kun temaro kaj teksaĵo mi baraktas,
sed finfine konstatas kiel vi abstraktas.

Kaj venis via genia ‘Tri Decidoj de Narciso’,
profunda kristalig’ de via pozicio.
Brilas la konstruo admirinda
kiel kristalo en aero klara.
Sed mankas io ene de verkaro.
Enhavo ĝia estas tro konstipa,
tiel eŭropece tipa.

Mankas nur vivo, mankas ŝtofo ĝia,
ho filozof’ kubista.
La limo de via klasikeco:
vizio Beckett-eska de nenio,
mondbildo abstinenca kaj etburĝa.

Vi muzikas bele per ostoj de spertaro,
sed eĉ pli belas karno de tamburoj.
Preter la morto, morto, kaj muzikaĉ’ banala
atendas la homa spirito ĝojema, kies nervoj
suferozas sub la spektro de faŝismo.

Via malpleno tedas min, blankulo.
Supren al nivelo plua, kaj via matematik’
karniĝu. Vivspiron en vian burĝan vakon.
Liberigo kaj vibrigo de vivoj etanimaj
estu standardo militanta.
Necesas decido kvara.

(1988.09.16, 1988.10.28-9, 1988.12.06)


FONTO: Dumain, Ralph. “Al Mauro Nervi,” La Kancerkliniko, n-ro 53, januaro-marto 1990, p. 31.

Noto: Mi rememorigas, ke ĉi tiu verko respegulas mian bataleman mensostaton de 1988. Nun mi reagus alimaniere.


Verkoj de & pri Ralph Dumain en La Kancerkliniko
(& aliaj verkoj ĉi-reteje)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 June 2014

©2014 Ralph Dumain