MIA DEKSEPA JARO

de Ralph Dumain

Tiuj superprezaj pratagoj,
tiuj Faberĵeaĵoj.
Ne, mi ne povas nostalgii pri naivo.
Nur, hantas min de temp’ al temp’
fantomoj, kiuj likas el
la burĝaj trotuaroj.

La bluso, la Volksvagona buso.
Vino, vagino, haŝiŝo.
Aventuroj en arbaroj kaj valoj
sekretaj. La ritoj enrondaj.
La ridegoj. La Jesuaj hararoj.
La kanzonoj. Ĉiu sankta gitaro.
Imagitaĵoj, spite al Usono,
kiu perdis animon,
kaj baldaŭ perdos vivon.

1987.01.20


FONTO: Dumain, Ralph. "Mia Deksepa Jaro," La Kancerkliniko, n-ro 51, julio-septembro 1989, p. 9.


Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides
My Writings
| Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 10 November 2004

©2004 Ralph Dumain