Pri ATEO en la Monda Ateista Movado

de Ralph Dumain

Nia membro en Mauritius skribis: "Laŭ mi, la ĉefa rolo de ATEO estas fariĝi estonte la ligilo inter la diversaj ateistaj movadoj en la mondo. Oni ankaŭ povus ambicii fariĝi kvazaŭ-internacio de la ateistoj, kaj tiel ebligi facilajn rilatojn inter la diversaj landaj asocioj, samtempe servi kiel centro por diskonigo de tiuj diversaj asocioj."

Via prezidanto multe dankas pro tiu konsilo kaj jen respondas. Ni jam havas bonajn rilatojn kun la Internacia Humanistika kaj Etikista Unio (IHEU) en Nederlando, kies uzata lingvo estas la angla. IHEU jam, antaŭ la fondo de ATEO, disdonas informcirkuleron en Esperanto pri siaj celoj. IHEU jam invitis, ke mi verku artikolon (anglalingvan) pri ATEO por ĝia revuo. Tiel ni informos tutmonde. Mi opinias, ke ne estas realisma perspektivo konkurenci kun IHEU kaj similaj internaciaj asocioj aŭ konverti ilin al adopto de Esperanto. Tamen, ni celas laŭeblan kunlaboron kun IHEU k.a., kaj ni esperas provizi mankantajn ĉenerojn de la internacia ateista reto. Ni jam pruvas, ke ni provizas utilan informservon kaj kunligas homojn, kiujn oni ne povus atingi aŭ kunligi per la angla lingvo.


Fonto: Dumain, Ralph. “Pri ATEO en la Monda Ateista Movado,” Ateismo 2: 1 (4), januaro 1990, p. 19-20.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides
My Writings
| Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 19 July 2006

©2006 Ralph Dumain