PRI ESPERANTISTA KOLONIO

Multaj Esperantistoj deziras ke ni fondu kolonion kies uza lingvo estos Esperanto; je loko kie estos sufiĉe vakantaj terkulturaj kampoj kiujn ni povus aĉeti tre malkare. Pri tiu kolonio Sro Adams skribis en Amerika Esperantisto Julia nombro t. j. kaj demandoj pri la kolonio estas tiel multaj ke ni ne povas respond al ĉiu skribinto aparte. Nek Sro. Adams nek mi estas ankoraŭ okupata pri la kolonio afero sed laboras aliaj niaj profesioj por subtenado.

Tial ni per tiu ĉi sciigas vin ke loko de la kolonio neestas ankoraŭ elektita; ĉar ni devas havi sufiĉe kolonianojn antaŭe ni komencos serĉi por loko. Tial ĉiu kiu deziras por kelkaj centoj da dolaroj aĉeti malkaraj posedaĵoj en esperantista kolonio bonvolu skribi nin. Kiam ni havos sufiĉan nombron kolonianojn, ni dissendos al ĉiu koloniano, nomoj de kolonianoj kaj balaton por agakomitatoj kiuj devo estos trovi bonan lokon por kolonio kaj aliaj devoj de agakomitato ĝenerale.

Nia ideo nuna estas ke tiuj kolonianoj kiuj deziras loĝigi aŭ aĉeti malkaraj posedaĵoj sur nia kolonio sed nehavas sufiĉe da mono tuj aĉeti sur elektonta loko, ili povas pro monata enpago al kolonia kasisto pagi po malgrandan sumon por pagi aĉetitan posedaĵon.

Kasisto devas doni tuj post elekto garantion sufiĉian por tutan enpagotan sumon. Elspezoj por agakomitato devus estis pro ĉiu akcio kolonia egale laŭ decido kolonianojn.

Mi estas sperta en fondado de koloniojn ĉar mi jam fondis du, ambaŭ tre sukcesaj.

Mi baldaŭ trovojaĝos tra tuta Usono kaj eble Kanado kaj vizitos ĉiu koloniano kiu deziras priparoli kun mi pri la kolonio afero kaj Esperanto.

Skribu vian opinion tuj! — Chas Kuhariĉ, 1441 Glenarm St., Denver, Colo.


FONTO: Kuhariĉ, Chas. "Pri Esperantista Kolonio," Amerika Esperantisto, vol. 5, no. 5, junio 1909, p. 54.


Esperanto, Vaŝingtono, & la Mondo / Esperanto, Washington, & the World — 1910
Centjara Jubileo / Centennial — 2010

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 16 October 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain