C.L.R. JAMES KAJ USONA KULTURO

de Ralph Dumain

En la medio de Novjorko je la fino de la 1930oj, la paranojo de surrealismo aspektis saloneca aŭ petoleta.  Dum la milito Vilĉjo [artisto Willem de Kooning] rakontis al mi, ke dum promenado norden iun posttagmezon li rimarkis ĉe la angulo de la 7-a Avenuo kaj la 53-a Strato viron kiu faras strangajn gestojn antaŭ sia vizaĝo.  Tiu estis André Breton [la fondinto de surrealismo] kaj li penadis forbatali papilion.  Papilio atencis la parizan poeton meze de Novjorko.  Kia gastamo al homo genia!

                                                               — Edwin Denby [1]

            En Usono sentemaj homoj ĉiam luktas kun la kontraŭdiroj de nia socio serĉante hejmecon en propra medio, kaj ne povas decidi ĉu alianciĝi kun la pozitivaj facetoj de nia kulturo aŭ kolere forpuŝi ĝin pro la malhomiga malplena rutino kaj barbareco.  Strategio por pluraj estas reinventi propran identecon laŭ diversaj modeloj.  Judo el la usona mezokcidento Robert Zimmerman identigis sin kun la legenda revolucia popolmuzikisto Woody Guthrie kaj renomis sin Bob Dylan.  Negra bohemo el Newark, New Jersey (apud Novjorko)  iĝanta revolucia naciisto decidis identigi sin kun Afriko kaj ŝanĝis propran nomon de LeRoi Jones al Amiri Baraka.  Oni povus rakonti milfoje similajn kazojn.  Sed kia estas la esenco de usona socio kiu instigas tiajn metamorfozojn (ne ĉiufoje honestajn)?  Ironie, mi lastatempe lernis la valoron de usona kulturo de trinidadano, pro kio mi repensas multon kaj ankaŭ pluklarigas al mi mem kial la "kulturo" kaj kulturaj strategioj de Esperantujo ŝajnas al mi infanecaj, ridindaj, kaj kvazaŭ-mezepokaj.

            C.L.R. James (1901-1989) naskiĝis en Trinidado, tiam kolonio de Britio.  Pro klera familio kaj britsistema instruado, li fariĝis bonege edukita homo pri eŭropa kulturo.  Sed nekutime je la meza klaso, li multe observis la plej malaltan klason kaj estis pionira verkisto en karibea literaturo pri tiu neglektita klaso, kiel evidentas en lia romano Minty Alley (laŭvorte, "Menta Strateto").  En 1932 li ek­loĝis en Anglujo, kie li aktivis kiel verkisto kaj ĵurnalisto en propra fako kriketo.  Li verkis kaj agitis por la sendependeco de la karibe-regionaj kolonioj.  Li helpis kunfondi la panafrikanisman movadon.  Li publikigis pioniran verkon La Negraj Jakobenoj, analizan historion pri la sukcesa sklavribelo en Haitio kaj ties rilato al la Franca Revolucio.  James ankaŭ aliĝis al la laborista movado kaj fariĝis trockiisto, kaj rezultis libro Monda Revolucio pri la degenero de la komunisma movado sub Stalin.  La trockiistoj alportis lin al Usono en 1938.  (Li ankaŭ kunvenis kun Trockij kaj konstruis la trockiistan politikon pri liberigo de negroj en Usono.)  James restis en Usono ĝis 1953, kiam la usona registaro deportis lin laŭ la tiutempa anti­komunista persekutado.  Ĉi-okaze mi ne pritraktos la ceteron de lia vivo, ĉar en Usono okazis lia plej originala teoria evoluado, kio nun koncernas nin.

            Kun grupo konata laŭ la nomo "Johnson-Forest-Tendenco" (kaŝnomoj de li kaj la alia plej grava kontribuantino Raya Dunayevskaya), li ellaboradis originalajn tezojn pri la karaktero de Sovetunio, la filozofio de marksismo, politika agado, la usona laborista klaso, kaj aliaj temoj.  La Tendenco, skisminta for de la teorio de Trockij, konstruis alternativan teorion laŭ kio Sovetunio sub Stalin konceptiĝas kiel ŝtatkapitalismo, do neniel socialisma.  La grupo ankaŭ ellaboris nestalinisman koncepton de marksismo, kiucele ili zorge studis Hegel.  La rezulto estis pluraj verkoj individue kaj grupe, kiuj cirkulis manuskripte, pamflete, aŭ en modestaj eldonoj, kiuj tiutempe ne havis ŝancon atingi la ĝeneralan publikon.  La laboro de la Tendenco klimaksis inter 1947 kaj 1950.  La ĉefverko de tiu periodo estas grupa verko Ŝtatkapitalismo kaj Monda Revolucio (1950).  James mem verkis originalan filozofian manuskripton kiu atingis libroforman eldonon nur post jardekoj: Notoj pri Dialektiko (1948).  Testamento de lia perspektivo estas eseo Dialektika Materiismo kaj la Sorto de l'Homaro (1947).

            La Tendenco konsistis el diverstalentaj homoj kiuj dividis la motivon elserĉi novan koncepton de socialisma agado kiu integrigus ĉiujn facetojn de la homa vivo kutime neglektita en politika agado.  Ili emfazis ne la politikojn de avangardaj partioj sed la spontanan kaj ĉiutagan agadon de la laboristaj amasoj mem.  Ili celis esplori kaj respekti la subjektivajn motivojn kaj mensostatojn de la laboristoj mem.  Tendencanoj jen emfazis humanisman mondkoncepton, jen ĉiutagan laboristan agadon en la industrioj, jen Hegelan filozofion, jen ŝtatkapitalisman teorion kaj perspektivojn pri mondaj eventoj.  Eventuale pro internaj streĉoj la grupo dissplitiĝis.  Sed la internaj diferencoj ĉiam ekzistis eĉ meze de komuna agado.  James mem fine de la jardeko faris individuan esploradon kiu preteris la laboron de la ceteraj grupanoj.  Li celis integrigi eĉ pluajn faktorojn en sian mondbildon, specife la karakteron de kulturo kaj ties respeguladon de sociaj kontraŭdiroj kaj sopiroj.

            Kara leganto, se vi estus anglalingvano kaj bona detektivo, vi povus—kvankam malfacile—elfosi la suprajn informojn, se ne la verkojn mem.  Sed la jenajn informojn vi ne povus eltrovi mem, ĉar ili baziĝas sur nepublikigita manuskripto, kaj kopiojn havas nur kelkaj personoj.  Dankon al la pionira laboro de Anna Grimshaw, ni nun ekscias ke la ŝlosilo de la pensaro kaj koncepta metodologio de James troviĝas en lia sperto de usona kulturo mem, kaj en lia libro­ampleksa manuskripto Notoj pri Usona Civilizacio (1950).  Lia celo estis konceptigi kaj ekspliki la esencon de Usono, kiun la intelekta klaso— nek en Eŭropo nek en Usono—neniam serioze ekzamenis nek komprenis.

            En ĉiu esploro, en ĉiu situacio, James volis trovi tion kio ekzempligas ion novan en la mondo.

[1] Edwin Denby, Willem de Kooning, Madras, Hanuman Books, 1988, p. 54-55. [—> reiru al ĉefa teksto]

(Manuskripto, fragmento, nefinita eseo, 1992.04.19, red. por ĉi tiu paĝo 2003.11.26)


El letero de R. Dumain al Jacques Le Puil, red. de La Kancerkliniko, 1992.06.29:             

Nun mi volas iomete priskribi tion kio okupas min dum la pasinta duonjaro.

Mi veturis al Novjorko plurfoje por prilabori interesan arkivan projekton pri la trinidada revolucia verkisto C.L.R. James (1901-1989).  Lia plej grava nepublikigita verko estas studo pri usona civilizacio kaj kulturo (1950) kiu interalie tuŝas la problemon de amaskulturo kaj la estontecon de kulturo kaj intelektuloj en Usono kaj la mondo.  (Ankaŭ okupis lin la kultura rilato inter Usono kaj Eŭropo.  Kvankam negro kaj trockiisto, tial persekutito, li amis Usonon kaj taksis Eŭropon elĉerpita.)  Tiuj problemoj estas tre gravaj kaj aktualaj speciale en Usono, do pri tiuj mi cerbumas.  La 19-jarcentaj kulturaj priokupoj de Esperanto estas [aktuale] senvaloraj kaj tempmalŝparaj. . . .   Do, kiam mi sukcesos trovi liberan tempon, mi verkos en Esperanto eseojn pri pli gravaj kaj urĝaj temoj.  Mi jam skizis du eseojn: C.L.R. James kaj Usona Kulturo kaj Surrealismo Kaj Amaskulturo En Usono.  Estas logike du revuoj por ĉi tiuj eseoj: Literatura Foiro kaj LKK.  Iurilate LKK pli taŭgas, ĉar ĝin influis usona amaskulturo (sen efektiva esploro aŭ kompreno de la devena socia kunteksto).  LKK volas okupiĝi (se ne ĉiam sukcese plenumas) pri la moderna, aktuala mondo, do eble LKK volos konsideri la krizon kiun ni nun alfrontas, prefere ol ŝimi en la klaŭstrofoba, sakstrata, kaj tute blinda mondeto de Esperantujo.


Survoje al kabeiĝo:

Pro profesia kaj persona okupiteco meze de la 1990-aj jaroj, mi efektive kabeiĝis el Esperantujo, krom kelkaj intervenoj de tempo al tempo.  Cetere, spertoj en la loka klubo sufiĉe elĉerpis mian entuziasmon.  Kvankam valoris mia laborado pri faka asocio ATEO, mi ne povis trovi la tempon por ordigi ties malfacilan situacion.  Pri la tutmonda situacio de Esperanto, kelkaj el ni en la loka grupo trovis tion limigita tereno, malgraŭ multaj internaciaj kontaktoj.  Ĉu Esperanto povas kapti la atenton de Usonanoj sen eventuala enuigo?  Ni eksperimentis pri novaj rimedoj kaj aferoj, forlasante la kutimajn tedaĵojn; tamen ni spertis limojn en niaj klopodoj.  Kelkaj el la plej viglaj aktivuloj finfine perdis intereson.  Kaj la impeto mia ankaŭ forvaporiĝis.  Komparu elspezon da multa energio por eta nombro da homoj esperantistaj kun anglalingva komunikado kaj verkado eĉ por etaj rondoj: ĉu Esperanto meritas la elspezon de magra tempo tiacirkonstance?  Plene okupadis min mia faka laboro pri C.L.R. James kaj aliaj intelektaj projektoj, kiuj cetere evoluigis mian intelektan kadron.  Tial, la speco de prozaj verkoj kiajn mi publikigis en Esperanto de 1987-1992 apartenas esence al antaŭa mia persona epoko kaj ne respegulas mian aktualan pensmanieron, kvankam restas ioma kontinueco. 

La jena fragmento estas la unua eseo pri James en Esperanto, do jen la unua publikigo.  Okazis dum la pasinta jardeko burĝonego de la James-fako, kun multaj publikaĵoj inkluzive de la verko Usona Civilizacio (American Civilization), verkita 1949-1950, eldonita en 1993.  La 5-an de februaro 1994 mi verkis anglalingvan eseon C.L.R. James and American Culture: Addendum por priskribi mian nefinitan eseon en Esperanto, kaj aldonis la paron da eseoj al nia James-arkivo.

Miaj 12 jaroj kun kolego kaj amiko Jim Murray estis mirinda sperto.  Temas pri mia vivlaboro, kiu ja daŭros.  Sed, tragike, Jim subite mortis antaŭ kvar monatoj.  Eble tial mi nun pripensas aferojn de la pasinta jardeko.

Se mi estus trovinta tempon por fini la eseon pri James kaj verki Esperantajn artikolojn pri temoj de aktuala esplorado, kiaj estus la rezultoj?  Nu, ĉu vivo povus kondukiĝi laŭ aliaj vojoj?   Jen demando ne respondenda ĉi tie.  Morgaŭ okazos la usona festo Dankotago, kun multe da meleagro.  Kiel mi pensos tiam pri la ĝojoj kaj funebroj de mia vivo?  Jen demando ne respondenda nun.

R. Dumain, 2003.11.26

©2003 Ralph Dumain. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. 


C.L.R. James & American Culture: Addendum by Ralph Dumain

100 Years of C.L.R. James

"Oh, To Freely Pursue the Scholarly Life!" by Gary Shapiro

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

American Philosophy Study Guide


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides
My Writings
| Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 26 November 2003

©2003 Ralph Dumain